Sportoj en Ĉinio

| 2018-06-28
Bookmark and Share

    En mia pasinta artikolo, pri scienca edukado en Ĉinio, mi menciis tion, ke ĉinaj lernejoj havas bonan infrastrukturon pri sportoj. Profitante la mondan atenton pri futbala mondpokalo en Rusio, mi ĉi foje traktos la sportojn en Ĉinio.


Ĉinaj parkoj estas tre konvenaj por ekzercado


    Alveninte en Ĉinio mi tuj rimarkis ke ĉinoj estas sportemaj: en parkoj, kortoj kaj eĉ surstrate oni ofte vidas homojn sportantaj. Inter loĝejoj kutime troviĝas korto, kaj en multaj el tiuj kortoj oni vidas tablojn por ludi tablotenison kaj ekzercilojn. Kiam la korto havas iom pli da spaco, oni ankaŭ aldonas korbon por korbopilkado.


    Biciklante tra la urbo mi preterpasis multajn lernejojn, kaj mi rimarkis ke mezlernejoj kutime havas futbalejon, sportajn kortojn kaj kurejon. Naĝejoj kutime troviĝas interne de la konstruaĵo kaj oni ne vidas ilin el ekstero, sed impresas min tio, ke tiom da mezlernejoj en Ĉinio havas naĝejon.


    Lernejestroj en Ĉinio kutime havas grandan aŭtonomon pri administrado de la lernejo, kaj tio igas la administradon tre flekseblan kaj por kapti monon kaj por ĝin investi. Ĉar lernejoj havas bonan infrastrukturon pri sportoj, estas tre konvene permesi al ordinaraj homoj uzi, kontraŭ pago, tiun infrastrukturon, kiam ĝi ne estas uzata de la studentoj. Tiel la lernejo plifortigas sian rilaton kun la komunumo kaj samtempe kaptas monon por konservado kaj plibonigado de sia propra infrastrukturo.


    Por komparo kun Brazilo, mia patro dum longa tempo estis sekretario de lernejo, kies muro estis diversfoje damaĝita de najbaroj kiuj volis uzi la sportan korton dum semajnfino. Finfine la lernejestro ordonis konstruon de aparta enirejo al la korto kaj pruntis ĝian ŝlosilon al najbaroj. La korto de tempo en tempo malboniĝis pro manko de prizorgo kaj la lernejo ĉiam dependis de mono el supera instanco por ĝin ripari. Ĉinaj lernejoj povas, per la mono akirita de luado de siaj sportejoj, investi en ilia konservado kaj aĉeti bezonatajn materialojn.


    Dum la lastaj monatoj Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazigis sportan konkurson inter siaj pluraj eldonejoj, inter ili El Popola Ĉinio, kaj la konkurso pri naĝado okazis pli frue. Mi ne aliĝis, ĉar mi lernis naĝi per mi mem, en rivero, kaj ĉiam naĝis por plezuro, neniam partoprenis en konkurso, kaj mi timis esti hontinde malrapida kompare al aliaj naĝantoj.


    Tamen, en la tago de la konkurso, oni petis al mi aliĝi al teamo kiu volis partopreni la liberstilan stafetan naĝadon. Teamo nepre devas havi kvar homojn, sed tiu havis nur tri, do ĝi dependis de mia aliĝo. La konkurso okazis en mezlernejo, kaj tiam mi por la unua fojo vizitis lernejan naĝejon. Mi povas diri, ke en mia lando multaj universitatoj ne havas infrastrukturon tiom bonan por naĝado: ĉe la enirejo estas balkono kun funkciulinoj kiuj superrigardas la lokon kaj helpas la homojn laŭbezone. Ili donis al mi ŝlosilon por gardi miajn aferojn en ŝranko ene de la vestejo, kiu estas granda kaj tre pura. Mi ŝanĝis vestaĵojn kaj duŝis min tie.


Mi dum naĝado


    La baseno estas konstruita laŭ la normoj de internacia naĝfederacio kaj estas 25 metrojn longa, do mi bezonis naĝi ĝis la alia flanko kaj reveni por kompletigi la 50 metrojn kiujn mi devis naĝi. Tio estis multe pli amuza ol mi imagis, kaj mi ankaŭ malkovris ke aliaj ne naĝas tiom bone kiel mi antaŭe supozis. Mia teamo finis en la tria pozicio.


    La okazigo de sporta konkurso estas laŭdinda iniciato, kiu montras ke ĈIEG stimulas siajn funkciulojn adopti sanan vivostilon, sed la envolviĝo de ĉiuj homoj en tiu konkurso superis mian antaŭvidon: unue, en la korto de nia laborejo preskaŭ ĉiutage okazis provludoj pri kelkaj sportoj, en kiuj partoprenis ne nur la atletoj, sed ankaŭ iliaj apogantoj, foje eĉ kun flagoj kaj banderoloj!


    Mi aliĝis al la 100-metra kurado, ĉar dum mia infaneco mi estis la plej rapida inter miaj lernejaj kolegoj, tamen tempo pasis kaj mi ne serioze ekzerciĝas ekde 2006. Dum mia infaneco mi regule trejnis ĵudon, kaj en la universitato mi revenis al trejnado de tiu sporto. Krome, en la universitato mi dum du jaroj partoprenis en teamo pri malmulte konata sporto, ekstrema flugdisko, kiun mi tre ŝatas, sed ekde 2006 mankas al mi teamo.


Pekino estas bonega urbo por biciklado, pro tio multaj homoj biciklas.


    Ekde mia alveno al Ĉinio, mi estas pli sportema. La etoso instigas min, ĉar ĉie mi vidas ĉinojn sportantajn. Alia grava kialo estas la sekureco: mi foje kuras vespere sur strateto ĉe kanalo, kie multaj ĉinoj ankaŭ sportumas. En Brazilo homoj timas krimulojn kaj pro tio ne iras al parkoj, placoj, stratoj por ekzerciĝi. Alian instigon mi ricevis de la ĉina sistemo pri kunluado de bicikloj kaj la geografio de Pekino: la urbo, ebena kaj kun larĝaj biciklovojoj, invitas min al biciklado, kaj luprunti bicikon estas facile kaj malaltkoste. Finfine, la proksimeco kaj beleco de la okcidenta montaro kaj aliaj lokoj ĉirkaŭ Pekino invitas min al marŝado, kaj semajnfine mi tre ŝatas pasigi tutan tagon en arbaro. Mi preskaŭ ĉiusabate piediras ĝis la pinto de iu monto.


    Biciklante ĉiutage dum tagmanĝa paŭzo kaj marŝante dum tuta tago en arbaro dum semajnfinoj, mi supozis ke mi estus preta por la kurado, sed poste mi malkovris ke tiu strategio ne estis bona: marŝado kaj biciklado ja igis miajn krurojn pli fortajn, sed tio ne sufiĉas: unue, kurado postulas multe pli de la muskolaj fibroj ol biciklado, due, biciklado ne ekzercas la tutan korpon nek postulas grandan elastecon de la muskoloj. Mi malkovris mian eraron nur kiam estis jam tre malfrue: du tagoj antaŭ la kurado, mi iris al la kurejo por provludi: estis mi kaj tri aliaj homoj, kaj la aliaj tri ekkuris tre rapide. Klopodante kuri pli rapide por akompani ilin, mi subite sentis fortan doloron en mia maldekstra kvadricepso.


    Post tiu epizodo mi esploris pri la kaŭzoj de tio kaj malkovris, ke kurado postulas grandan elastecon de la muskoloj, kaj kvankam miaj krurmuskoloj estas pli fortaj, mi ne ekzercis ilian elastecon. Mi ankaŭ konsciis ke mia korpo ne estas la sama: multaj jaroj sen sportumi reduktis mian rapidon en kurado kaj la elastecon de miaj muskoloj. Mi rememoris la epokon, kiam mi trejnis ĵudon dufoje semajne: mi tiam havis pli bonan dormon kaj povis pli bone koncentriĝi en ĉiutagaj farendaĵoj, do mi decidis krei novan rutinon pri ekzerciĝo por havi pli sanan vivon.


    La tago de la kurado alvenis. Miaj kruroj estis daŭre dolorantaj, sed post miaj varmigaj ekzercoj la doloro iĝis malpli intensa kaj ne multe ĝenis min dum la kurado. Kiam oni signalis al ni por ekkuri, aliaj reagis pli rapide ol mi aŭ pli bone akcelis, dum mi bezonis pli da tempo por atingi mian maksimuman rapidecon. Bonŝance por mi, unu el la aliaj kurantoj ne sukcesis akompani la ritmon ĝis la fino, kaj almenaŭ tiun mi sukcesis venki.


Mi dum 100-metra kurado en sporta konkurso (la t-ĉemizo estas de la 70-a IJK)


    Rimarkinda afero estas tio, ke eksterlande multaj homoj pensas ke ĉinoj estas tre malaltaj, havas mallongajn krurojn, kaj sekve ne kapablas kuri rapide. Fakte multaj ĉinoj estas pli altaj ol mi, kvankam averaĝa ĉino estas ja malalta, sed ne tiom, kiel kelkaj alilandanoj supozas. Multaj ĉinoj regule praktikas kuradon, kaj kelkaj, eĉ malaltuloj, ja sukcesas kuri tre rapide. Post la konkurso mi dum unu semajno evitis ekzerciĝi, nur iomete biciklis fojfoje, kaj poste mi komencis regulan ekzercadon. Mi malkovris ke estas tre bone praktiki kuradon vespere, ĉar ne estas suno kaj mi dormas pli bone poste.


    En ĉinaj parkoj tre impresas min kelkaj maljunuloj kiuj iras tien por ekzerciĝi: iliaj korpoj, malgraŭ la granda aĝo, estas tre fortaj kaj flekseblaj. Ili serioze ekzerciĝis dum tuta vivo por atingi maljunecon tiom sanaj, kaj nun ili povas fanfaroni pri tio, ke ili kapablas fari aferojn kiujn multaj junuloj ne kapablas. Ili certe estas inspiro por tiuj, kiuj sportumas.


    Mi ankaŭ diversfoje ĉirkaŭ la 8-a matene vidis infanojn en elementa lernejo sin ekzercantaj sur sportkorto de la lernejo. Tio konsciigis min pri tio, ke ĉinoj ricevas instigon kaj trejnadon pri sportoj ekde frua aĝo, kaj poste ili estas daŭre instigataj sportumi kaj havas facilan aliron al sportejoj. Jen la sekreto por estigi socion de sportemaj homoj.


Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments