El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlanda amaskomunikilo: afrikanoj volas profundigi rilatojn kun Ĉinio

| 2018-06-29
Bookmark and Share

    La 27an de junio la svisa ĵurnalo Neue Zürcher Zeitung aperigis artikolon kun la titolo "Afriko estas pli ol provizanto de Ĉinio pri krud-materialoj".


    En 20 jaroj, Ĉinio fariĝis la plej grava komerca partnero de Afriko. Afrikaj urboj vidis la kreskantan influon de Ĉinio, kaj en afrikaj urboj videblas pli kaj pli da ĉinaj superbazaroj, vendejoj de elektraj aparatoj kaj restoracioj; en kamparo ĉie oni povas trovi ĉinajn saĝ-telefonojn, motorciklojn kaj televidilojn, eĉ en malproksimaj vilaĝoj.



    Neniu alia lando povas disvolvi afrikan ekonomion kiel Ĉinio; kaj neniu alia ekonomio povas ludi gvidan rolon en kunlaboro kun la tuta kontinento. Komercaj statistikaj donitaĵoj reflektis la disvolvon, kiu donis al ni profundan impreson: en 2000, la komerco inter Ĉinio kaj Afriko estis malgranda en kvanto, eĉ malpli granda ol tiu kun Germanio. En 2009 la komerco inter Afriko kaj Ĉinio unuafoje superis tiun kun Usono.


    Delonge la rapida disvolvo de komerco inter Ĉinio kaj Afriko estis rigardita kiel intereso de Ĉinio pri krud-materialoj. Tiu vidpunkto estas eksmoda. Kvankam la eksportado de Afriko al Ĉinio estas ĉefe pri petrolo, ferminaĵo, oro kaj aliaj krud-materialoj, komerco pri aliaj varoj konstante kreskas. Ĉinio ne rigardas Afrikon nur kiel provizanton de krud-materialoj, sed konsideras ĝin kiel merkaton por siaj produktoj. En Niĝerio, la vendsumo de ĉinaj motorcikloj superas 500 milionojn da usonaj dolaroj ĉiujare; Benino ĉiujare importas el Ĉinio perukojn, kiuj entute valoras pli ol 400 milionojn da usonaj dolaroj; Sud-Afriko importas tri miliardojn da elektronikaj produktoj el Ĉinio.



    Afrikanoj optimisme rigardas la pli kaj pli striktajn rilatojn kun Ĉinio; la organizo pri opini-sondado Barometro de Afriko lastatempe faris sondadon en 36 landoj, kaj du trionoj da enketitoj opinias, ke la influo de Ĉinio en iliaj landoj estas pozitiva. Kamerunia filozofo Arshile Dambe diris, ke la estonteco de la mondo estos malpli influata de Okcidento. Laŭ la vidpunkto de Afriko, estas klare kiu anstataŭos Okcidenton.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments