El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita reĝino subskribis leĝon pri retiriĝo el EU

| 2018-06-29
Bookmark and Share

    La 26an de junio, brita reĝino Elizabeto la 2-a subskribis la leĝproponon pri brita retiriĝo el Eŭropa Unio (EU). Tio signifas, ke tiu leĝo oficiale ekvalidas.


    Britio decidis la retiriĝon per referendumo en junio 2016. La leĝo pri la retiriĝo estis prezentita en julio 2017, la 20an de junio 2018 ĝi estis aprobita de du ĉambroj de Brita Parlamento. Post subskribo de la reĝino, ĝi oficiale ekvalidas.


    Brita ĉefministro Theresa May diris, ke la validiĝo de tiu leĝo estas “historia momento por Britio”.


    Laŭ tiu leĝo, Britio retiriĝos el EU je la 23-a horo de la 29a de marto 2019, noktomeze en Bruselo, kie estas ĉefsidejo de EU.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments