El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: La 100a Fojo, unuopaĵo de La Perdita Generacio

| 2018-07-02
Bookmark and Share

    La Perdita Generacio (LPG) estas muzikgrupo kiu ne hezitas fari muzikajn eksperimentojn, kaj pro tio, ĉiu nova disko de LPG alportas vere unikan kaj originalan muzik-sperton al aŭskultantoj. La 100-a Fojo estas unuopaĵo, vorto uzata por disko malpli longa ol albumo, kun unu aŭ kelkaj kantoj. En Esperantujo unuopaĵoj estas raraj, verŝajne ĉar la altaj eldonkostoj stimulis eldonadon de kompiloj anstataŭ unuopaĵoj. Nuna populariĝo de bitmuziko kreas novan tendencon, kaj unuopaĵoj ŝajne fariĝos pli oftaj en Esperantujo.


    Fama pro sia engaĝiĝo en sociaj kaj ekologiaj temoj, LPG kaŭzas surprizon pro la manko de socia kritiko en tiu ĉi unuopaĵo, kiu evidentigas la lirikan flankon de ilia muziko. Tio mildigas la tonon de la albumo kaj invitas homojn ĝui simplajn plezurojn de la vivo, inter ili la beleco, melodia kaj poezia, de tiu ĉi disko.


    La unua kanto, “La 100-a fojo”, estas festetosa verko omaĝo al la 100-a elsendo de la podkasto Varsovia Vento (www.podkasto.net). Kiom da ĝojo oni sentas pro atingo de kara amiko? Esperantaj podkastoj estas pluraj, sed varsovia Vento estas tiu, kiu sukcesis pli profunde eniri en la korojn de esperantistoj, kaj pro tio ĝia 100-a elsendo estis festata ne nur de VV-kunlaborantoj, sed de tuta Esperantujo. Tiu ĉi kanto ricevis la premion Somerfrapo kaj la duan premion de Kanto de la Jaro.


    Pianludado en la dua kanto, “Ni unuiĝas je orbitoj” ŝajnas inspirita de religia muziko, kaj ĝi intermikisiĝas kun ĉantoj. Estas bona kialo por la sankteca etoso de tiu ĉi kanto: ĝia teksto estis verkita kiam Karin kaj Tomio adoptis sian unuan infanon en Zambio. Eblas senti la etoson de tiu momento per tiu ĉi kanto, kiu profunde tuŝas la animon kaj prezentas la elstaran kapablon de LPG esprimi sentojn per muziko.


    La bita versio de La 100-a Fojo estas rete aĉetebla ĉe Vinilkosmo-retejo, kie ankaŭ eblas senpage aŭskulti pecojn de tiuj du kantoj. Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO rajtas senpage aŭskulti tiun diskon per elsendfluo.


    https://www.vinilkosmo-mp3.com//eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-perdita-generacio-117/4-la-100a-fojo.html



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments