El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sociaj retejoj fariĝis novaj retbutikoj

| 2018-07-02
Bookmark and Share


    Nuntempe, multaj retbutikoj kun ĉinaj trajtoj, kiel aplikaĵetoĵ en WeChat, Douyin kaj Pinduoduo, fariĝas pli kaj pli popularaj eksterlande, kaj vekis atentojn de eksterlandaj entreprenoj. Ĉina centro de nuba datumaro ankaŭ havas novajn ŝancojn por tutmondiĝo. 


    Tu Liangquan, ĉefa funkciulo de la scienc-teknologia kompanio Y3 en Singapuro, diris ke sociaj retejoj, kiel Douyin, jam fariĝis grava parto de translandaj komerco, transportado kaj provizado de varoj. Li aldonis, ke ankaŭ ili planas fari vendadon per ĉinaj sociaj retejoj kiel WeChat, Douyin kaj Pinduoduo, kaj perrete estigi grandan datumaron pri ĉinaj konsumantoj por ke lokaj entreprenoj pli multe koni ilian postulon.


    La nova kanalo por vendado Douyin vekis atenton de mez- kaj malgrandaj entreprenoj en Singapuro ne nur pro sia populareco en Ĉinio, sed ankaŭ pro la populareco de Tik Tok, eksterlanda versio de Douyin en Sudorienta Azio. Laŭ fakuloj, ekde la lanĉo de eksterlanda versio de Douyin en Google Store la 12-an de majo pasintjare, la instalita nombro de la aplikaĵoj en la tuta mondo superis 10 milionojn. Ĝia plej granda merkato estas en Sudorienta Azio.


    Zhang Jialing, prezidanto de industria grupo pri vivmaniero de Singapura Federacio de Fabrikado, diris, ke la daŭra kreskado de la aĉetpovo de ĉinaj konsumantoj kaj ĉina Malneta Enlanda Produkto, kune kun la rapida kresko de ĉina meza klaso, igas ĉinan merkaton tre alloga al singapuraj fabrikistoj kaj kompanioj. Singapuraj fabrikantoj esperas fari komercon kun 1,4 miliardoj da ĉinaj konsumantoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments