El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medicina konkurso inter homo kaj AI: denove venkis la lasta!

| 2018-07-03
Bookmark and Share


    La 30-an de junio en Pekino finiĝis la monde unua medicina konkurso inter homoj kaj Artefarita Inteligenteco (AI) pri diagnozo de neŭrologiaj malsanoj. La konkurso estis organizita de la Ĉina Ŝtata Centro por Klinika Esploro de Neŭrologiaj Malsanoj sub la Hospitalo Tiantan, la Centro pri Pinta Kreivo por Protekto de Homaj Cerboj sub la Ĉefurba Medicina Universitato kaj Ĉina Asocio pri Apopleksio. En konkurso pri diagnozo de cerbaj tumoroj kaj angiojgado per bildoj, AI venkis la homajn kuracistojn per sia pli alta ĝusteco je 20%. Laŭ diskonigoj, la apliko de AI povos mallongigi la tempon por bildigo de nuklea magneta resonanco de la nunaj kelkaj tagoj al nur kelkaj minutoj.



    La diagnoza kapablo de AI-tekniko, nomita BioMind, egalas al tiu de altnivela kuracisto en la kampo de oftaj cerbaj malsanoj. Gao Peiyi, direktoro de neŭr-radiologia centro de la Hospitalo Tiantan kaj "instruisto" de BioMind, diris: "Ĝi sciis mil kazojn por ĉiu tumoro. Nun ĝi regas la sciojn de 50 cerebraj tumoroj. Tio ne eblas por ajna kuracisto."


    Koncernaj sciencistoj jam petis al la Ĉina Ŝtata Administracio pri Medikamentoj por aplikado de tiu ĉi tekniko celante altigi la ĝustecon de bildiga diagnozo en bazaj hospitaloj kaj rapidigi la diagnozon per bildoj por ŝpari tempon de pacientoj.


    Por havigi al si tiajn sciojn kaj spertojn, kuracistoj devas uzi longan tempon, sed AI povas posedi tiujn en mallonga tempo. Do, kuracistoj kaj flegistoj devas ludi siajn rolojn, kiuj estas neanstataŭigeblaj por AI, kiel ekzemple konsolo kaj amzorgo. Specialistoj diris, ke espereble la tekniko liberigos kuracistojn el legado de bildoj por ke ili havu pli da tempo por esploradi san-sciencon kaj prizorgi pacientojn. Tio ankaŭ povas malaltigi kuracan koston.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments