El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefa plenuma oficisto de Monda Banko: Ĉinio faris neanstataŭigeblan kontribuon por la mondo en reduktado de malriĉeco

| 2018-07-04
Bookmark and Share

    La blanka libro Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo konstatis, ke disvolviĝo de Ĉinio profitas de internacia komunumo. Ĉinio volas liveri pli da publikaj produktoj al internacia komunumo kaj klopodas por konstrui malferman kunlaborejon por subteni kaj evoluigi malferman mondan ekonomion.


    Ĉi-jare en marto, la germana kompanio Siemens starigis tutmondan oficejon pri “La Zono kaj Vojo” en Pekino. Kiel parto de la tutmonda labor-sistemo de Siemens, la oficejo respondecas pri integrado de internaj kaj eksteraj rimedojn, plenumado de la strategio pri la iniciato “La Zono kaj Vojo” farita de Siemens, kaj laŭebla subtenado de ĝia konstruado.


La 21an de marto, 2002, Ŝanhaja branĉo de usona Citi-banko oficiale malfermiĝis.


    Post la apero de la iniciato “La Zono kaj Vojo”, pli ol 80 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio. De 2013 ĝis 2017, la komerca sumo de Ĉinio kaj landoj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo” superis 5 duilionojn da usonaj dolaroj kaj la lando kreis kelkcent milojn da laborpostenoj por rilataj landoj kaj regionoj.


    “Pli kaj pli malfermita Ĉinio kreos pli da investaj ŝancoj por la mondo”, diris Niu Li, vicdirektoro de oficejo pri ekonomia antaŭvido de Ŝtata Informa Centro. Antaŭvide, en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio importos 8 duilionojn da usonaj dolaroj da varoj, altiros eksteran investon je 600 miliardoj da usonaj dolaroj, investos 750 miliardojn da usonaj dolaroj en aliaj landoj, kaj 700 milionoj da ĉinoj vojaĝos eksterlande.


    Kristalina Georgieva, ĉefa plenuma oficisto de Monda Banko, opinias, ke ĉina kontribuo por la mondo ankaŭ enkorpiĝas en reduktiĝo de malriĉeco. En la lastaj 40 jaroj, aparte post sia aliĝo al MKO, Ĉinio rapide disvolviĝis, kaj liberigis 700 milionojn da homoj el malriĉeco (laŭ normo de UN), kio estas historieca atingo kaj neanstataŭigebla kontribuo por monda disvolviĝo.



Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments