El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kapsul-kabano por dormeti antaŭ enaviadiliĝo

| 2018-07-04
Bookmark and Share



Seĝo konvertebla al lito


    Nova dormosako lanĉita de Airpod estos unuafoje provata en eŭropaj flughavenoj ĉi-jare. 


    La dormosako, en formo de kapsulo, povas esti instalita en publikaj lokoj, inkluzive de flughavenoj, stacidomoj kaj bazaroj. Pasaĝeroj povas lui la kapsulon kiel privata ripozejo. En ĉiu kapsulo estas seĝo kiu povas ŝanĝiĝi al lito, libera kaj rapida vifio, klimatizilo, aerpurigilo kaj kontaktingo. Krome, pakaĵoj kaj personaj posedaĵoj povas esti metitaj en ĝi, kaj informoj pri enaviadiliĝo estas sendataj al la kabano.


    Nun la kapsul-kabano estas en la lasta fazo de esplorado, kaj ekde la aŭtuno de 2018, ĝi estos provata en merkato post estigo de  kunlaboro inter la kompanio kaj administrantoj de flughavenoj en Eŭropo kaj la tuta mondo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments