El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunlaboro "16+1" akiris riĉajn fruktojn

| 2018-07-06
Bookmark and Share


    Ĉina ĉefministro Li Keqiang baldaŭ ĉeestos la Sepan Renkontiĝon de Gvidantoj de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Sofio, ĉefurbo de Bulgario. La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke la renkontiĝo donos novan movforton al profunda disvolvado de la kunlaboro "16+1".



    La mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj (kunlaboro "16+1") estis fondita en 2012, kaj multe kontribuis al la disvolvo de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj.


    La kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj iradis sep jarojn reciprokprofitajn kaj kungajnajn. Ĝi starigis ĉiuflankan kaj efikan kunlaboran mekanismon, kaj la fruktoj en komerca kaj financa kunlaboroj estas riĉaj.


    Unue, grandiĝas la skalo de komerca kunlaboro. La donitaĵoj el ĉina dogano montris, ke en 2017 la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj kalkuliĝis al 67,98 miliardoj da usonaj dolaroj, je 15,9% pli multe ol la antaŭa jaro. Pollando estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en centr- kaj orient-eŭropaj landoj, kaj en 2017 la komerca sumo inter la du landoj kalkuliĝis al 21,35 miliardoj da usonaj dolaroj, je 20% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro.


    Due, profundiĝas kunlaboro de komerca investo. Laŭ nekompleta statistiko de Komerca Ministerio de Ĉinio, la investo de ĉinaj entreprenoj al centr- kaj orient-eŭropaj landoj superis naŭ miliardojn da usonaj dolaroj. Forumo pri investo okazigata de Ĉinio en Ĉeĥio en sinsekvaj kelkaj jaroj fariĝis grava platformo de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj.


    Trie, profundiĝas financa kunlaboro. Framo por Investo kaj Financa Kooperado inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj estis efektivigita. Sub la gvido de la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio, stariĝis Financa Holdingo de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj kaj establiĝis Fonduso de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj. Fondiĝis la Bank-Konsorcio de Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj, kaj Ĉina Disvolva Banko liveros monprunton ekvivalentan du miliardojn da eŭroj por disvolvo de financa kunlaboro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments