El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kenja registara oficisto: Mombas-Najroba Fervojo estas mejloŝtono de la regiona disvolviĝo

| 2018-07-06
Bookmark and Share


    La Mombas-Najroba Fervojo kunligas Najrobion kaj Mombason. Ĝia pasaĝera linio ekfunkciis en la 31-a de majo 2017, kaj la karga en la 1-a de januaro 2018. La ĉefa linio de la fervojo longas je 472 kilometroj, sur kiu veturas la pasaĝeraj trajnoj kun rapideco de 120 kilometroj hore, kaj la kargotrajnoj kun la rapideco de 80 kilometroj hore. Sed, por kenjanoj, la signifo de la fervojo multe superis la menciitajn ciferojn.


    "Kenjiĝanta" fervojo helpe konstruita de Ĉinio



    Dum la konstruado de la fervojo, sume 46 mil postenoj estis liveritaj al lokanoj, kaj 5 mil personoj estis trejnitaj kiel administrantoj. Nun la fervoja kompanio havas 1597 kenjajn laborantojn, je 69.8% de la tuta dungitaro. Sed, Kenjo ankoraŭ ne havas maturan industrian sistemon de fervojo, nek altlernejojn, kie funkcias fakultato pri fervoja inĝenierio. Kaj sekve la kerna demando estas, kiel Ĉinio transigos siajn teknikojn al Kenjo dum la venontaj 15 jaroj, por ke la kenja flanko havu siajn proprajn spertulojn pri stirado, reguligado kaj administrado de trajnoj. 



    Ĉinio kaj Kenjo jam subskribis interkonsenton pri tio, ke en tri jaroj, Ĉinio monsubtenos 100 kenjajn supermezlernejajn diplomitojn, en tri grupoj, viziti Ĉinion por 4-jara studado pri fervojaj teknikoj.


    Ekzempla efiko de la Fervojo Mombas-Najroba



    La Fervojo Mombas-Najroba estas ĉefa projekto de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĝia ekzempla efiko jam superis la fervojon mem. Pli grava estas ĝia evoluiga povo, kiu akcelas la ekonomian disvolvon de la regiono.



    Kenja ministro pri trafiko kaj infrastrukturo diris: "La Fervojo Mombas-Najroba ne nur influas Kenjon, ĝi ankaŭ estas mejloŝtono de la regiona disvolvado". La fervojo akcelos ekonomian kreskon de siaj laŭlongaj regionoj, kaj rapidigos la procezon de ekonomia integriĝo de orienta Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments