El Popola Ĉinio>头条新闻>

Donaco de la vivo

| 2018-07-06
Bookmark and Share

    Inter la 1a kaj la 5a de julio en Madrido de Hispanio okazis la 27a Internacia Kongreso de la Transplantada Societo. Huang Jiefu, eksa vicministro pri sano, prezidanto de Ĉina Ŝtata Komitato de Organaj Donacado kaj Transplantado kaj tiu de Ĉina Fonduso de Disvolvo de Organa Transplantado, por la sepa fojo nome de Ĉinio eligis ĉinan voĉon sur la scenejo de aŭtoritata internacia organizo.


    Antaŭ malpli ol kvar jaroj, Huang, nome de la ĉina registaro, anoncis en la 3a de decembro 2014 ĉiuflanke ĉesigi la uzon de organoj de mortkondamnitoj kaj preni nur memvolan donacadon de organoj de civitanoj post morto kiel la solan kaj laŭleĝan devenon.


La 4an de aŭgusto 2017 Jose Nunez (la tria de dekstre), oficisto de Monda Organizo pri Sano pri transplantado de organoj, kaj profesoro Nancy Ascher (la dua de dekstre), direktoro de la Internacia Transplantada Societo, prezentis florojn antaŭ la memoriga monumento de organo-donancintoj en la memoriga ĝardeno de organo-donacado en Yunnan.


    Ĉina modo


    La 24an de majo en la 71a Monda Asembleo pri Sano, post parolado en flanka kunveno, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, iris al Hang kaj diris al li en la ĉina lingvo: "Dankon al Ĉinio."


    En la asembleo ankaŭ Philip O'Connell, eksa prezidanto de la Internacia Societo de Transplantado, diris, ke pliiĝas travidebleco de donitaĵoj de organa transplantado kaj ĉi-rilata laboro en Ĉinio, kaj la famo pri forpreno de organoj el vivantoj, fabrikita de herezaj sektoj, disfalis antaŭ faktoj.


    En marto la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Pontifika Akademio de Sciencoj de Vatikano kune publikigis Kunvenan Deklaron de Pontifika Akademio de Sciencoj de Vatikano pri Etiko. En la kvara parto la deklaro konigas la "ĉinan modelon" pri superrigardo de donacado kaj greftado de organoj, kaj konsideras, ke la atingo akirita de Ĉinio "signifas naskiĝon de 'nova epoko de donacado kaj greftado de organoj'".



    Daŭrigo de vivo


    Neatendita malsano forprenis la vivon de 13-jara Guoguo. Ŝiaj gepatroj elektis daŭrigi ŝian vivon per donacado de ŝiaj organoj. En la tago de forpaso de Guoguo, ŝi savis kvin homojn.


    La donitaĵoj montris, ke en 2015 sur la ĉeftero de Ĉinio 2 766 homoj volontulis por donaci siajn organojn, en 2016 estis 4 080 homoj, en 2017 estis 5 148 homoj. La nombro pliiĝas, tamen la breĉo de donacataj organoj estas ankoraŭ granda. Ĉiujare en Ĉinio preskaŭ 300 mil homoj bezonas transplantadon de organoj, tamen nur 16 mil organoj estas liverataj ĉiujare.


    Cirkulas internacie la principo de duflanka blindeco. Tio signifas, ke donacintoj kaj ricevintoj de organoj ne konas unuj la aliajn. Tamen tio ne malhelpas la ricevintojn transsendi amon al aliaj homoj.


    Knabino el Wuxi, kiu ricevis transplantadon de du pulmoj, tiel skribis:


    "Mi ne scias multe pri la donacinto. Mi nur scias, ke li estas knabo pli juna ol mi. Ricevinte tiun novaĵon, pleniĝis en mia koro dankemo kaj respekto al li kaj liaj familianoj. Mi devas pli bone vivi, ne nur por mi mem sed ankaŭ por li."



    Longa vojo


    La reformado de donacado kaj greftado de organoj en Ĉinio akiris okulfrapajn atingojn en mallonga tempo, tamen ni devas atenti pri restantaj solvendaj problemoj.


    Ekzemple organoj estas malŝparataj pro manko de kvalifikitaj hospitaloj kaj kuracistoj, kaj malordas sistemo de registrado de transplantado de organoj. Huang alvokis ankaŭ, ke transplantado de organoj estu enmetita en bazan medicinan asekuron de civitanoj.


    La afero de donacado de organoj postulas respondon de la tuta socio. La nombro de registritaj volontuloj pri donacado de organoj en Ĉinio kalkuliĝis al 400 mil. Tamen volontulo ne signifas donacinto. Huang pensas, ke la socio ankoraŭ ne bone konas donacadon de organoj, kaj la teamo de volontuloj devas kreski. "Estas 1,3 miliardoj da homoj en Ĉinio, sekve la nombro de volontuloj devus superi 100 milionojn," li diris.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments