Mia unua futbala mondpokalo ekster Brazilo

| 2018-07-09
Bookmark and Share

    Mi tre ŝatas parajn jarojn, ĉar en ili okazas miaj plej ŝatataj sportaj eventoj: olimpikoj kaj futbala mondpokalo. Ekde 1994, kiam mi unuafoje spektis mondpokalon, mi ĉiam akompanis tiujn du eventojn, sed en 2012 kaj 2016 mi estis en Azio dum olimpikoj, kaj ĉijare mi unuafoje akompanas mondpokalon ekster Brazilo.


La unua venko de Brazilo, kontraŭ Kostariko, en ĉijara mondpokalo


    Brazilanoj eksterlande ofte aŭdas komentojn pri futbalo, homoj mencias nomojn de brazilaj futbalistoj, kutime Pelé, Ronaldo aŭ Neymar, diras ke ili ŝatas spekti matĉojn de brazila selektitaro, ktp. Mi alkutimiĝis al tio, sed mi sopiras la epokon, kiam mi eksterlande aŭdis bonajn komentojn pri Brazilo ne rilate al futbalo, sed al politiko, ekonomio, diplomatio, forigo de malriĉeco. Speciale memorinda estas mia unua vizito al Eŭropo, en 2013, kiam homoj ofte laŭdis la disvolviĝon de Brazilo. Nuntempe Brazilo ne plu partoprenas en gravaj mondaj politikaj decidoj, sekve al ĝi nur restas futbalo.


    Pro tiu sento mi dum longa tempo ne entuziasmiĝis pri la mondpokalo, speciale post kiam opoziciuloj de reelektita prezidento Dilma Rousseff uzis t-ĉemizojn de brazila futbala selektitaro kiel simbolo de movado por ŝia senpostenigo, kies rezulto estis tiom katastrofa, ke multaj brazilanoj, inter ili mi, nun hontas uzi la tradician flavan ĉemizon de brazila selektitaro, konata kiel “amarelinha”, karesnomo por flava.


Vendejo en Brazilo: rekorda vendo de bluaj ĉemizoj: oni evitas aĉeti la flavajn


    Cetere, la grandega skandalo pri koruptado en FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia), kiu rezultis en senpostenigo de ĝia prezidento, Joseph Blatter, rivelis koruptadon en Brazila Konfederacio pri Futbalo (CBF), kiu envolvis la ĉefajn brazilajn futbalmanaĝerojn kaj la plej grandan brazilan televidkanalon. Tio multe damaĝis la publikan bildon de CBF.


    La politikoj de CBF pri biletoj kaj televid-elsendoj estis same katastrofaj dum la lastaj du jardekoj: antaŭe brazilaj futbalstadionoj estis inter la plej grandaj en la mondo, kaj dum semajnfino ili plenpleniĝis de homoj por spekti futbalmatĉojn kontraŭ prezo de sandviĉo. Nuntempe la alta kosto de biletoj malinstigas homojn iri al stadionoj, kiuj fariĝas pli kaj pli malgrandaj kaj malplenaj. Sen mono por iri al stadiono, plejparto de brazilanoj akompanas futbalon per televido, sed antaŭe multaj televidkanaloj elsendis senpage futbalmatĉojn, dum nuntempe la ĉefaj futbalmatĉoj estas vive elsendataj nur per televidkanaloj alireblaj kontraŭ pago. Tiuj, kiuj ne pagas por la elsendo havas kiel nura alternativo spekti futbalmatĉojn en drinkejoj, kiuj uzas la matĉojn kiel allogaĵoj por venigi klientojn. Tio estis afero monprofita por CBF, sed kreis distancon inter futbalo kaj la popolo.


    En 1994 kaj 1998 tri televidkanaloj elsendis mondpokalon en Brazilo. Ekde 2002 nur unu televidkanalo, ĝuste tiu envolvita en la koruptado de CBF kaj FIFA, elsendas mondpokalon en brazilo. En 2002 mi unuafoje spektis mondpokalon for de miaj gepatroj: tiam estis mia unua jaro en universitato, kaj la matĉoj, en Koreio kaj Japanio, okazis frumatene, do mi programis mian televidilon por aŭtomate ŝaltiĝi je la horo de la matĉo. Mi spektis ĉiujn matĉojn de Brazilo sola en mia dormoĉambro.


    En 2006 mi dividis loĝejon kun aliaj ok studentoj de mia universitato, kaj ni havis kontraŭpagan televidon en nia loĝejo, kie ni spektis la matĉojn. Amikoj, inter ili esperantisto, ofte venis por kune spekti la mondpokalon. En 2010 mi spektis kelkajn matĉojn hejme, kelkajn ĉe amiko, kelkajn en drinkejo. Mi bone memoras la finalon, kiun mi spektis kun pluraj esperantistoj en la hejmo de amiko, kaj post la matĉo mi iris al flughaveno por vojaĝi al la Brazila Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝis en la sekva tago. En 2014 la Mondpokalo estis en Brazilo, kaj plejmulto de la matĉoj de ĝia grupa fazo mi spektis en drinkejo kun amiko, ankaŭ esperantisto. Post la duonfinaloj mi vojaĝis al Fortalezo por organizi IJK-on, kaj tie mi spektis, en Cearaa Esperanto-Asocio, kune kun esperantistoj, la du lastajn matĉojn.


    Mondpokalo revenis al Azio, kie troviĝas plejparto de rusa teritorio, kaj mi denove estas sola, samkiel en 2002, por spekti la matĉojn hejme. Alia koincido estas la frumatenaj matĉoj: mi ne spektis la unuan nek la trian matĉon de Brazilo, ĉar ili komenciĝis je la 2-a matene. La unuan matĉon kiun mi spektis en Pekino estis inter Argentino kaj Islando, en la drinkejo Nigra Nesto, kie estas bona pico, bonpreza biero kaj granda ekrano por spekti futbalon. La nura problemo estas tio, ke la ejo fermiĝas je la 10-a vespere, do ĝi ne taŭgas por la sekvaj matĉoj. Cetere ĝi troviĝas for de mia hejmo.


Karnavalparado en Rio-de-Ĵanejro ridindigis politikan movadon kiu alpropriiĝis de la uniformo de brazila selektitaro


    Mi tamen konfesas ke ne spekti la matĉojn ne plu estas problemo por mi: male al pasintaj mondpokaloj, kiam mi fanatike subtenis Brazilon. Multaj brazilanoj dividas kun mi la saman sintenon, kaj tion pruvas la fakto, ke ĉijare okazis rekorda vendado de bluaj ĉemizoj de brazila futbala selektitaro, dum plejparto de la flavaj restas en la vendejoj.


    Fotoj de la manifestacioj por kaj kontraŭ la senposteniĝo de prezidento Dilma Rousseff montras ŝiajn apogantojn en ruĝaj vestaĵoj, dum ŝiaj opoziciuloj uzis la flavan koloron, kaj speciale la ĉemizon “amarelinha”. La alproksimiĝo de mondpokalo rezultis en interesa fenomeno: pro la ligo de la uniformo de brazila selektitaro al politika ideologio, aperis neoficiala ruĝa ĉemizo de Brazilo, kiu fariĝis konata kiel “vermelhinha” (karesnomo por ruĝa). Mi mem ŝatus havi unu por mi, sed ĝi ne aĉeteblas en Ĉinio.


Unu el la multaj versioj de "vermelhinha", la neoficiala ĉemizo de Brazilo por tiuj, kiuj volas esprimi malsubtenon al politika movado kiu alpropriiĝis de "amarelinha"


    Ekde la senposteniĝo de prezidento Rousseff mi rifuzas kanti la brazilan nacian himnon, kaj pri tio mi persistas. Mi tamen ne sukcesas eviti apogi Brazilon en la mondpokalo: kiam mi vidis la teamon en blua ĉemizo ludante kontraŭ Kostariko, mi ne povis plu min deteni kaj deziris vidi venkon de Brazilo, kaj poste, kontraŭ Meksiko, mi subtenis Brazilon eĉ kun la flava ĉemizo. Kion Brazilo heredos de tiu ĉi mondpokalo? Ĉu futbalo povas pacigi la brazilan popolon? Ĉu la “amarelinha” reakiros sian originan signifon aŭ daŭre estos malestimata kiel simbolo de trista epizodo de nia historio?


    Fakto estas, ke futbalo estas pli ol sporto, kaj tion atestas pluraj ligoj inter futbalo kaj historiaj momentoj de iuj popoloj. En Brazilo, la “amarelinha” neniam estis tiom malestimata dum mondpokalo, sed eksterlande ĝi estas daŭre respektata de futbalŝatantoj. Plie, mondpokalo estas okazo por konatiĝi kun belaj rakontoj pri kiel futbalo alporksimigas la popolojn de la mondo: multaj ĉinoj iris al Rusio por spekti mondpokalon, malgraŭ la nepartopreno de ĉina selektitaro, ruso fariĝis la plej fama vizaĝo inter la apogantoj de Brazilo dum la lasta matĉo, kaj tra la mondo homoj akompanas la eventon kaj revas pri venko de sia preferata teamo.


Ĉina apo pri luprunto de bicikloj festas venkon de Brazilo: "amarelinha" estas daŭre respektata eksterlande 


    Tiun magian povon de futbalo mi unuafoje rimarkis kiam mi spektis la filmon Mesaĝo el Nova Mondo, pri israelaj infanoj kiuj vizitas palestinajn infanojn: en la komenco de ilia dialogo, ili ĉiuj esprimas subtenon al Brazilo dum mondpokalo, kaj tiel ekkreiĝas empatio inter ili, kiuj interbrakumas kaj ploras okaze de la adiaŭo. Kiom da homoj tra la mondo ŝatas Brazilon pro futbalo? Kaj kiom da homoj ŝatas aliajn landojn pro futbalo? Mi esperas ke futbalo ĉiam estos ilo por la paco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments