El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang faras viziton al Germanio

| 2018-07-09
Bookmark and Share

Posttagmeze de la 8-a de julio laŭ la loka tempo, responde al invito de germana kanceliero Angela Merkel, ĉina ĉefministro Li Keqiang alvenis al Berlino por fari ŝtataferan viziton al Germanio kaj kune kun ŝi prezidi la 5-an konsiliĝon inter registaroj de Ĉinio kaj Germanio. 


    Posttagmeze de la 8-a de julio laŭ la loka tempo, responde al invito de germana kanceliero Angela Merkel, ĉina ĉefministro Li Keqiang alvenis al Berlino por fari ŝtataferan viziton al Germanio kaj kune kun ŝi prezidi la 5-an konsiliĝon inter registaroj de Ĉinio kaj Germanio.  


    Li Keqiang rimarkigis, ke la novaj registaroj de Ĉinio kaj Germanio ekoficis antaŭ malpli ol duonjaro, kaj reciprokaj vizitoj de la du ĉefministroj plene reflektis la bonajn rilatojn inter ambaŭ landoj kaj la komunan deziron plifortigi kunlaborojn.


    Laŭ Li Keqiang, en la nuna komplika kaj ŝanĝema internacia situacio, la novaj registaroj de Ĉinio kaj Germanio devas kondensi komunajn konojn, profundigi kunlaborojn kaj serĉi komunan disvolviĝon. Oni devas, sur nova komencpunkto, diskuti kunlaborojn inter Ĉinio kaj Germanio en la estonteco, kaj profitigi la du landojn kaj la dulandajn popolojn. Krome, oni devas ankaŭ antaŭenigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj EU, kaj kontribui por protekti liberan komercon, multflankismon kaj justan internacian ordon.   


    Dum la vizito, Li Keqiang interparolos kun Merkel, kaj kune kun ŝi renkontiĝos kun amaskomunikiloj kaj atestos subskribon de dokumentoj pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Germanio. Li ĉeestos ankaŭ forumon pri ekonomia kaj teknika kunlaboroj inter Ĉinio kaj Germanio kaj faros paroladon, kaj vizitos ekspozicion de ĉin-germanaj aŭtomataj veturiloj. Li Keqiang renkontiĝos ankaŭ kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments