El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nederlanda klerulo: ĉinaj loĝantaro kaj merkata potencialo estas gravaj fortoj por puŝi internacian komercon

| 2018-07-10
Bookmark and Share


    La 28an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio kaj Monda Komerca Organizo (MKO). Estas la unua fojo, ke Ĉinio aperigis blankan libron pri tiu temo.


    Richard T. Griffiths, profesoro pri ekonomia kaj socia historio de Leiden-Universitato en Nederlando, diris: "Aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo estas mond-signifa, ĉar ĉinaj loĝantaro kaj merkata potencialo estas gravaj fortoj por puŝi la internacian komercon."


    En la pasintaj dekkelkaj jaroj Ĉinio faris grandan kontribuon al malgrandigo de diferencoj inter la sudo kaj la nordo. Li rimarkis, ke la blanka libro mencias, ke ekde 2009 Ĉinio estas la plej granda eksporta merkato por plej subdisvolviĝintaj landoj, kaj absorbis kvinonon de eksportoj de tiuj landoj. Ĉinio helpas la plej subevoluintajn landojn disvolvi ekonomion per grandiĝo de importado, kaj subtenas evoluantajn landojn per prez-malaltiĝo de varoj kaj livero de disvolvaj ŝancoj, kaj tio aldonis pli da stabileco al la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments