El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alan Greenspan: Fakte usonanoj pagas por tarifoj altigitaj de Usono

| 2018-07-11
Bookmark and Share


    Lastatempe Usono altigis je 25% doganpagojn por ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, kiel komenco de la plej granda komerca batalo en la ekonomia historio. Reage al tio, Ĉinio altigis tarifojn de usonaj produktaĵoj kun samaj valoroj, ankaŭ je 25%. Usona gazeto Forbes publikigis alarman artikolon, informante ke la komerca batalo malaltigos vivkvaliton de usonanoj. Kaj la kompanio Kolumbia Brodkasta Sistemo de Usono rimarkigis, ke usonaj konsumantoj pli multe pagos por ordinaraj elektronikaj produktaĵoj, kaj usonaj firmaoj perdos sian konkurencan povon pro altiĝo de kostoj.



    En la 7-a de julio, Alan Greenspan, eksa prezidanto de Usona Federala Rezerva Konsilio, diris en la inaŭguro de la 4-a Ĉina Forumo pri Riĉeco: "La doganoj altigitaj de Usono fakte estas pagataj de usonanoj. Usono devas ĉesigi tarif-altigon. Se ne, usonaj avantaĝoj, inkl. de tiuj en diversaj ŝparoj kaj investoj, akiritaj per malkresko de impostoj al firmaoj kaj simpligo de kontrolado, estos nuligitaj de la dogana politiko."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments