El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento | Internacia komunumo forte kritikas Usonon pro ĝia komerca ĉikano

| 2018-07-13
Bookmark and Share


    Ekde julio, la komerca milito provokita de Usono estas opoziciata de diversaj landoj. Kanado altigis tarifojn por usonaj varoj, kiuj sume valoras 12.6 miliardojn da usonaj dolaroj. Meksiko ankaŭ lanĉis duan rondon de kontraŭatakoj per altigo de tarifoj de usonaj varoj kiuj sume valoras 3 miliardojn da usonaj dolaroj. La 6an de julio, Rusio anoncis altigi tarifojn por kelkaj usonaj varoj. La internacia komunumo forte kondamnas Usonon, kiu provokis komercan militon, kaj timas, ke la faro de Usono malordigos la mondan ekonomion.


    Yoshihide Suga, ĝenerala sekretario de la japana kabineto, esprimis, ke Ĉinio kaj Usono estas du plej grandaj ekonomioj en la mondo, kaj la komerca konflikto inter ili havos negativan influon por la monda ekonomio.


    Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, avertis ke la monda komerca sistemo malfirmiĝas. Se la tarifoj revenos al la nivelo antaŭ subskribo de la Multflanka Komerca Framo, la tutmonda komerca sumo reduktiĝos je 60%, kaj la monda ekonomio malkreskos je 2.4%. Tia malkresko superos la ekonomian krizon de la mondo en 2008, kaj kaŭzos malaltiĝon de vivniveloj de la tutmondaj popoloj.


    Laŭ raporto de la brita ĵ urnalo Financial Times, entreprenoj de Usono esprimis, ke ili jam eksuferis pro la radikala komerca politiko de Trump. Laŭ prognozo de Banko de Anglio, se la tarifoj inter Usono kaj ĉiuj komercaj partneroj altiĝos je 10%, nur per komerco usona produktkvanto reduktiĝos je 2.5%, kaj tiu de la mondo reduktiĝos je 1%. La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono havos gravan influon, ĉar du trionoj da komercaj varoj estas ligitaj al la tutmonda valor-ĉeno, kaj la monda komerco eble estos severe difektita.


    Brita ĵurnalo The Sunday Telegraph publikigis papere kaj rete la artikolon La komerca milito malkaŝas tri konfliktojn de vidpunktoj de Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro en Britio. La artikolo analizis diferencojn inter Ĉinio kaj Usono pri mondkoncepto, kaj konceptoj pri kunlaboro kaj disvolviĝo. Ĝi malkovris malnovajn pensojn de Usono, kiel unuflankismo, protektismo kaj “nul-suma ludo”.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments