El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ju pli alte levita komerca bastono de Blanka Domo, des pli multaj usonaj entreprenoj dezirantaj kunlaboron kun Ĉinio

| 2018-07-13
Bookmark and Share

    En la lasta semajno post la unua pafo de la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono, sinsekve okazis novaj disvolviĝoj.


    La 10an de julio (laŭ loka tempo), la Oficejo de Komercaj Reprezentantoj de Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, sur kiujn Usono planas meti 10-procentajn aldonajn tarifojn, je la preteksto, ke Ĉinio prenis kontraŭrimedojn kaj ne ŝanĝis iujn siajn praktikojn. Responde al tio, la ĉina Ministerio pri Komerco asertis, ke Usono publikigis la liston en pli rapida maniero. Tia ago estas tute neakceptebla, kaj por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo, la ĉina registaro prenos kontraŭrimedojn same kiel antaŭe.


    De 50 miliardoj da usonaj dolaroj al 200 miliardoj da usonaj dolaroj, se la listo estos tute efektivigata, tio signifas, ke Usono fermos sian pordon al pli ol duono da produktoj importitaj el Ĉinio. Cetere, se usonaj konsumantoj aĉetos la listigitajn ĉinajn produktojn, ili pagos je 10% pli multe da mono ol kutime. Estas tute ne mirinde, ke la proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco diris, ke la usona konduto, kiu vundas Ĉinion, la tutan mondon kaj ankaŭ Usonon mem, estas malprudenta kaj malplaĉas al la popolo.


    Tamen ĉu la registaro de Trump, kiu deziras esti la sola gajninto, havas tiel fortajn pulmojn por kuna fiasko? Se tio okazus, kiel realiĝus ĝia revo pri "revigliĝo de Usono". Tial la Blanka Domo celas per la listo doni premon al Ĉinio por ke Ĉinio rezignu kontraŭrimedojn kaj kompromisu al Usono. Fakte la listo devas peti opiniojn de la publiko, kaj la procezo daŭros du monatojn, tial ankoraŭ estas necerteco pri tio. Malgraŭ la rezulto, Ĉinio certe prenos sintezajn rimedojn kontraŭ la komerca milito. Estas interese, ke kun montriĝo de negativaj influoj de la "komerca terorismo" de la Blanka Domo, pli kaj pli multaj usonaj entreprenoj kaj civitanoj aliĝis al la "kontraŭterorisma fronto". Lastatempe pluraj personoj el la usonaj politikaj kaj komercaj rondoj venis al Ĉinio por longedaŭra kunlaboro kun Ĉinio.


    Marde, Tesla, fama usona kompanio pri elektroaŭto kaj energio, subskribis interkonsenton pri investado al elektraj aŭtoj kun Ŝanhajo kaj oficiale establos sian unuan transmaran fabrikon en Ĉinio. Merkrede, Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, gvidis delegacion al Pekino kaj subskribis kun Ĉinio planon pri kunlaboro en gravaj industrioj inter 2018 kaj 2023. La du flankoj decidis fari kunlaboron en kampoj de medicino kaj sanzorgo, progresinta fabrikado, novigema teknologio, financa servo, agrikulturo kaj manĝaĵoj, infrastruktura konstruado. Tio estas la unua kvinjara plano subskribita inter lokaj aŭtoritatoj de la du landoj.


    Unuflanke, la Blanka Domo aldonas defensivajn barojn kontraŭ ĉinaj produktoj, kaj aliflanke famaj usonaj entreprenoj strebas por longedaŭra kunlaboro kun Ĉinio. Tia dilemo spegulas, ke la Blanka Domo praktikas la komercan protektismon, tamen usonaj lokaj aŭtoritatoj kaj entreprenoj oponas la komercan militon per sia efektiva agado kaj esprimas sian fidon pri la ĉina merkato.


    Fakte la "silenta plejmulto" de la usonaj politikaj kaj komercaj rondoj havas pli kaj pli klaran konscion pri la "komerca terorismo" de la Blanka Domo, t.e. "ekstrema egoismo" de la decidfaraj personoj de la Blanka Domo, kiu celas nur politikan rivaladon, sed ne profitojn de la civitanoj. Kun montriĝo de negativaj influoj alportitaj de usonaj rimedoj, pli da usonanoj pripensos la problemon: kien la malprudenta, eĉ freneza registaro alportos ilin kaj ilian landon?


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments