El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis unu el la monde 20 plej potencaj landoj en kreivo

| 2018-07-13
Bookmark and Share


    La 10-an de julio, estis publikigita la raporto pri monda noviga indico de 2018, kunfarita de kelkaj organizoj, inkluzive de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto kaj la usona universitato Cornell. Laŭ la raporto, Ĉinio estas en la 17-a loko kaj tio estas la unua fojo, ke ĝi estas inter la 20 plej fortaj landoj pri novigo. Kompare al sia 22-a loko en 2017, ĉi-jare Ĉinio altiĝis je 5 lokoj en la rango. 


    Kadre de la kapablo pri transformo de eduka investado kaj esplorado al altkvalitaj novkreadaj atingoj , la unuaj tri landoj estas Svislando, Luksemburgio kaj Ĉinio.


    Kaj pri “la monde plej bona teknologia areo”, okupas la unuajn du lokojn Tokio-Yokohama Areo de Japanio kaj Shenzhen-Hongkonga Regiono de Ĉinio.


    Pri noviga indico, la plej grava estas kvalito de novkreado, kiu estas taksita laŭ la niveloj de universitatoj, la eldonaĵoj en la kampo de scienco kaj la kvanto de la petoj pri internaciaj patentoj. Kaj laŭ la kvalito de novkreado, Ĉinio rangas super ĉiuj ekonomioj kun mez-nivela enspezo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments