El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Eks-prezidento de Peruo Alejandro Toledo: konstruu mondon “harmonian, sed malsaman”

| 2018-07-16
Bookmark and Share

    Novaj merkat-disvolviĝantaj landoj bezonas kunevoluigan koncepton


    Ĉinio estas grava membro de novaj merkat-disvolviĝantaj landoj.


    Ĉinio jam superis Usonon kaj fariĝis la plej granda partnero de Latinameriko pri komerco kaj investo. De 2001 ĝis 2006, Peruo komencis dialogon kun Ĉinio. Poste Ĉinio kaj Peruo faris dialogon pri interkonsento de libera komerco. Nun la du landoj havas interkonsenton pri libera komerco, kio estigas bazon por komuna prospero. 


    Ankaŭ gravas plibonigi ekonomion. Oni devas, per ekonomia kresko, realigi pli justan distribuon de enspezo, kaj forigi malriĉecon kaj malegalecon. Prezidanto Xi Jinping ankaŭ proponis evoluigan koncepton pri kunordigo kaj kunhavigo. Por forigi malriĉecon, malegalecon, ekskluzivecon kaj diskriminacion, la plej bona maniero estas konstrui kunhavigan socion, en kiu ĉiuj vivas pace kaj sen grandaj konfliktoj. 


    Tiu koncepto kongruas kun la ideo de homara komunumo de komuna estonteco proponita de prezidanto Xi Jinping.


Laboristo laboras en produkta bazo de elektra ventoturbino en latinamerika industri-zono de la gubernio Leting en la provinco Hebei. 


    La diplomatia koncepto “harmonia sed malsama”


    Estas gvidada krizo en la mondo. La mondo estas rearanĝata, ĝi ne plu estas dupolusa mondo. Novaj merkat-disvolviĝantaj landoj daŭre ludos gravan rolon en venontaj jardekoj. Sed la ŝanĝoj de la mondo ne nur reflektas la rekonstruon de gvidpotenco. 


    La mondo samtempe alfrontas malrapidiĝon de ekonomia disvolvo. Dum la lastaj 20 jaroj, ĉina ekonomio kreskis je 10% jare, kio estas mirindaĵo. Nun la kresko falis al 7.5% jare, tamen ĉiuj ankoraŭ havas grandan atendon pri ekonomia evoluo de Ĉinio, kaj esperas, ke la ekonomia kresko de Ĉinio restu en racia rapideco. Ĉar la malrapidiĝo de kresko influos ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la tutan mondon.


    En la nuna mondo Ĉinio ludas gravan rolon. La komerco inter Ĉinio kaj Latinameriko jam superis tiun inter Latinameriko kaj Usono. Mi esperas, ke la ĉina ekonomio plue pliigos konkurencpovon, produktivecon kaj diversecon.


    De mia unua vizito en Ĉinio ĝis nun, mi atentas pri Ĉinio jam de 35 jaroj. Ĉinio ne estas dormanta leono jam delonge, tamen ĝi ankoraŭ tenas humilan sintenon en diplomatio kaj surbaze de reciprokeco respektas ĉiujn landojn, laŭ la diplomatia koncepto “harmonia sed malsama”, je kiu prezidanto Xi sin tenas. Ĉinio kaj Latinameriko lernas unu al la alia, kaj fariĝis partneroj pri komerco, ekonomio kaj kultura interŝanĝo.


    La diplomatia koncepto “harmonia sed malsama”estas tre grava. Ĉar ĉiuj landoj havas buntan kulturon, do ni ne esperas, ke la mondo iĝos unueca. Mi ankaŭ ne esperas, ke en la mondo ekzistos nur KFC, McDonalds, suŝio aŭ ĉina manĝaĵo, ĉar ĉiu kulturo estas unika.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments