Futbalo en Ĉinio

| 2018-07-17
Bookmark and Share

    Mi profitas la mondpokalan etoson por klarigi pri la rilato de ĉinoj al futbalo. Malmultaj homoj scias pri tio, sed FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia) agnoskas ĉinan piedpilkadon kiel la plej antikva dokumentita piedpilkado. Ĝi estas ludata per leda pilko, kiu ankaŭ estas ĉina inventaĵo.


Ĉina piedpilkado en pentraĵo de Song-dinastio


    Nuntempa futbalo, kies oficiala nomo estas futbalo asocia (la FA de la mallongigo FIFA, kiun multaj homoj supozas esti futbalaj asocioj) aŭ asocia piedpilkado, estis kreita en Anglio kaj estas iomete pli maljuna ol Esperanto. Ĝi estas konata en Ĉinio jam de pli ol jarcento, sed ŝajne neniam estis tiom populara en la lando kiel nun.


    Mi ne estas ŝatanto de televido, kaj pro tio mi dum longa tempo ignoris ĉinajn televid-elsendojn, sed okaze de la mondpokalo, la plej facila maniero spekti matĉojn en Ĉinio estas per elŝuto de apo de CCTV (Ĉina Centra Televido), kaj per ĝi spekti vive la elsendojn de la kanalo CCTV-5, la ĉefa televidkanalo pri sportoj en Ĉinio. Tiel mi povas spekti mondpokalon hejme eĉ sen televidilo.


    Komence de la mondpokalo mi rimarkis, ke multaj restoracioj kaj drinkejoj estas ornamitaj per flagoj de la landoj disputantaj la mondpokalon (foje eĉ de tiuj, kiuj ĝin ne disputas) kaj afiŝoj pri la evento. Malmultaj, tamen, fermiĝas pli malfrue ol kutime pro futbalmatĉoj, kaj tiuj, kiuj tion faras, kutime estas altkostaj. Mi iam tagmanĝis en restoracio, kies kelneroj estis ĉiuj vestitaj en futbalaj uniformoj pro la mondpokalo, kaj tie oni povas tagmanĝi spektante la matĉojn de la pasinta tago. 


    Elsendado de futbalmatĉoj en drinkejoj kaj restoracioj ankoraŭ ne estas afero tiom populara en Pekino, kaj verŝajne la samo okazas en aliaj ĉinaj urboj, sed mi rimarkas kreskon de la nombro de drinkejoj kiuj fokusas en futbalŝatatantoj, kelkaj eĉ havas dekoracion pri futbalo. Pekinaj drinkejoj fariĝis renkontiĝejoj de eŭropanoj kiuj volas spekti matĉojn de eŭropaj futbalaj ligoj, sed ankaŭ pli kaj pli da ĉinoj ŝatas spekti futbalajn matĉojn inter eŭropaj teamoj.



    Unu el tiuj futbalŝatantoj estas mia najbaro. Li ofte iras al drinkejo por spekti futbalmatĉojn kaj invitis min akompani lin en la venonta fojo. Ankaŭ en Brazilo eŭropaj ligoj fariĝas pli popularaj, kaj la kialo estas simpla: la plej elstaraj futbalistoj de la mondo ludas en eŭropaj teamoj, do eĉ homoj sen ligo al tiu kontinento fariĝas spektantoj de eŭropa futbalo, nur pro la spektaklo.


    Eŭropa futbalo tiom furoras, ke oni venigas eŭropajn teamojn por ludi en Ĉinio. La Birda Nesto, stadiono konstruita por la someraj olimpikoj de 2008, foje gastigas amikaj matĉojn inter teamoj ŝatataj en Ĉinio, kiel ekzemple inter la du rivaloj Manchester United kaj Manchester City, kiuj tie ludis en 2016 antaŭ grandega spektantaro.


    Sed ĉinoj jam malkovris, ke futbalteamoj ankaŭ povas esti monprofita negoco kaj peze investas en tiu kampo: ĉina ligo dum la lastaj jaroj kaptis la atenton de la tuta mondo pro dungado de multaj futbalistoj kaj trejnistoj famaj eksterlande, kaj ĉinaj teamoj foje elspezas multe pli ol eŭropaj teamoj pri dungo de futbalisto.


    Ne pensu, tamen, ke ĉinaj futbalteamoj ne konas la riskojn de tia entreprenado: La ĉefaj sponsoroj de ĉinaj teamoj estas grandaj ĉinaj entreprenoj kiuj malavare subtenas sportojn kaj klopodas, kune kun la registaro, altigi la nivelon de ĉina futbalo. Krom tio, bona politiko pri disdono de enspezoj el biletoj kaj televid-elsendoj rezultas en bona profito por la teamoj.


Ĉinaj infanoj lernas futbalon


    Cetere la ĉina politiko pri futbalo estas pli ambicia ol nura importado de elstaraj futbalistoj: venigo de alilandaj talentuloj estas afero rigardata kiel investo en trejnado de ĉinaj futbalistoj: reguloj limigas la nombron de eksterlandanoj en ĉinaj futbalteamoj kaj devigas alilandajn fakulojn pri futbalo dividi siajn sciojn kaj spertojn kun ĉinaj kolegoj, kaj tio validas ne nur por ludistoj kaj trejnistoj, sed ankaŭ por kuracistoj kaj aliaj fakuloj kiuj laboras en la teamo. Ĉiu eksterlandano estas akompanata de ĉina kolego, kiu per praktiko profundigas siajn konojn.


    Tiu strategio ŝajne ligiĝas al alia fenomeno de futbalo en Ĉinio: dum eksterlandaj teamoj preferas investi en talentaj junuloj por poste vendi la rajtojn pri tiu ludisto kontraŭ pli alta monsumo, en Ĉinio ofte okazas la malo: multaj eksterlandanoj ludantaj en Ĉinio estas veteranoj, kiuj jam pasis la pintan momenton de siaj karieroj. Tiuj ludistoj malofte donas grandan monprofiton, sed ili estas la plej taŭgaj por instrui la junajn ĉinajn futbalistojn.


    Futbalejoj kaj futbal-lernejoj plimultiĝas tra la lando kaj mi diversfoje vidis anoncojn direktitajn al brazilanoj pri laborpostenoj kiel futbaltrejnisto aŭ instruisto. Futbalo en Ĉinio progresas.


Verkis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments