El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiuj estas damaĝitaj de la "komerca milito" provokita de Usono?

| 2018-07-17
Bookmark and Share

    La 11an de julio Usono publikigis la proponitan liston de 10-procente aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj, kiuj sume valoras 200 miliardojn da usonaj dolaroj. Malgraŭ la internaciaj ekonomiaj reguloj kaj la ĉina-usonaj komercaj atingoj, Usono arbitre provokis la "komercan militon" kaj direktis sian lancpinton al multaj landoj, inkluzive de Ĉinio. La rezulto estas, ke Usono levis ŝtonegon kaj lasas ĝin fali sur siajn proprajn piedojn.


    Kiel montrita de pluraj esploroj faritaj de Peterson-Instituto por Internacia Ekonomio, usonaj firmaoj kaj popolo devige englutos la maldolĉan frukton, plantitan de la usonaj aŭtoritatoj.


    Altiĝo de tarifoj akcelos altiĝon de inflacio. Pliiĝo de interezoj kaj reduktiĝo de bilanco de la Federala Rezerva Sistemo, kaj prezaltiĝo kaj proprietaĵa prez-fluktuo subpremos la bazon de daŭrigebla ekonomia kresko. La kosto de tarif-altiĝo estos pagita de ordinaraj usonaj familioj kaj individuoj, kaj senkulpaj konsumantoj fariĝos viktimoj de unuflankismo. Altiĝo de tarifoj malfavoros interesojn de usonaj entreprenoj dispoziciataj en diversaj landoj, kaj pliiĝo de kosto de proviz-ĉenoj kaj malpliiĝo de aldonita valoro de produktoj severe difektos la konkurenc-forton de internaciaj firmaoj investataj de Usono. Industriaj organizoj, inkluzive de tiuj usonaj, pri agrikulturo, fabrikado, financo kaj Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio, publikigis deklarojn por esprimi sian opozicion al la "komerca milito". La politikoj de la usona registaro malplaĉas al usonanoj.


    Por la tuta mondo, la komerca milito provokita de Usono serioze rompis la tutmondan ordon pri industri-ĉeno kaj valor-ĉeno, malobservis la kontraktan spiriton kiel bazo de la merkata ekonomio, skuis la fundamenton de la tutmonda komerca sistemo kaj malhelpis la tendencon de tutmonda ekonomia revigligo.


    La Eŭropa Unio kaj pluraj membrolandoj de la Monda Komerca Organizo klare oponas kontraŭ tarif-altiĝo. La Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso, la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo kaj aliaj internaciaj aŭtoritataj institucioj plurfoje atentigis, ke la komerca milito alportas riskon al la monda ekonomio, kaj la politikoj de usona registaro estas riproĉitaj en la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments