El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona banko Morgan Stanley: komerca protektismo de Usono malrapidigos kreskadon de ĝia MEP je 0.4%

| 2018-07-18
Bookmark and Share

    Lastatempe, la usona investa banko Morgan Stanley publikigis raporton, kiu asertis, ke la altigo de tarifoj de ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj, malrapidigos je 0.1% la kreskon de la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio. Kvankam nur 0.1%, tio ne estas malgranda cifero pro la grandega ekonomia agregaĵo de la lando. Sendube, Usono nun damaĝas ĉinan ekonomion.



    Cetere, pro tio, ke la ĉina ekonomio ludas gravan rolon en la tutmonda industria ĉeno, la vundo sur ĉina ekonomio efikos sur aliaj ekonomioj laŭ la ĉeno. Krome, multaj esploraj institucioj konstatis, ke la komerc-protektismaj rimedoj kontraŭ Kanado, Eŭropo kaj eĉ Japanio faritaj aŭ farotaj de Usono kaŭzis negativan influon al la ekonomioj de tiuj landoj, de 0.1% ĝis 0.5%.


    Ĉinio ne estas en vakuo, nek Usono. Unuflanke, koncernaj landoj certe reagos kontraŭ Usono; aliflanke, ĉiu lando apartenas al la tutmonda industria ĉeno. La raporto de Morgan Stanley montras, ke usonaj agoj de komerca protektismo malrapidigos kreskadon de la malneta enlanda produkto de Usono inter 0.3% kaj 0.4%.



    La agoj de Usono detruis la internacian ekonomian ordon, damaĝis la regularan sistemon de la Monda Komerca Organizo, rompis la tendencon de reboniĝo de la monda ekonomio, seniluziigis tutmondajn investantojn, malordigis la raciajn aranĝojn de perfektiĝanta tutmonda industria ĉeno kaj multigis necertecon kaj nestabilecon de la monda ekonomio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments