El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento|Usona pensfabriko: estas malvera la novaĵo pri tio ke Usono perdis 500 miliardojn en komerco kun Ĉinio

| 2018-07-19
Bookmark and Share

    La 10an de julio, la Oficejo de Usonaj Komercaj Reprezentantoj proponis altigon de tarifoj por la duaj varoj el Ĉinio. Reage al tio, ĉina registaro deklaris, ke la cifero de Usono pri granda komerca deficito kun Ĉinio estas troigita, kaj la ĉefa kaŭzo ne estas Ĉinio. 


    Ministerio pri Komerco de Ĉinio reagis en la 11a de julio, ke usona komerca deficito kun Ĉinio havas kelkajn ĉefajn kialojn: la enlandaj mondeponaĵoj de Usono estas tre malmultaj, usona dolaro servas kiel internacia ĉefa rezerv-valuto, diferenco inter industria konkurenc-povo kaj internacia labordivido. Alia kialo estas, ke kun la pensmaniero en malvarma milito, Usono limigas eksportadon de siaj altteknologiaj produktoj kun avantaĝoj.


    La troigita komerca deficito


    Usonaj esploristoj malkovris, ke alia kialo de la “granda” komerca deficito inter Ĉinio kaj Usono estas, ke la registaro de Trump intence ne kalkulis la eksportadon de serv-industrio de Usono al Ĉinio por troigi komercan deficiton. Kaj tiu faro estas riska.


    La 23an de marto, usona prezidento Trump deklaris en gazetara konferenco:“Lastjare ni perdis 500 miliardojn da usonaj dolaroj en komerco kun Ĉinio.” Alan Reynolds, supera esploristo de vaŝingtona pensfabriko “Cato Institute”, esprimis ke tio estas malvera informo.


    “Se ni alkalkulis la 40.2 miliardojn da usonaj dolaroj da favora saldo de serva komerco de Usono, la ĝusta cifero devas esti 335.7 miliardoj da usonaj dolaroj”, Reynolds diris, ke aldoninte la 35 miliardoj da usonaj dolaroj da favora saldo de komerco kun Hongkongo, parto de Ĉinio, la reala komerca deficito kun Ĉinio en 2017 estas 300.6 miliardoj da usonaj dolaroj, preskaŭ je 200 miliardoj da usonaj dolaroj malpli multe ol la cifero de Trump.


    Serva industrio okupas la ĉefan lokon en usona ekonomio. Do Usono ne havas kialon senigi servan komercon kalkulante la komercan sumon. Reynolds esprimis, ke laŭ informo de Usona Oficejo pri Statistikoj, ĉijare, inter januaro kaj majo, la eksportado de usona serv-industrio okupis unu trionon de ĝia tuta eksportado, kaj reduktis komercan deficiton je 31%. 


    La servkomerca eksportado de Usono al Ĉinio 25-oble kreskis en 14 jaroj


    En julio 2017, usona ministro pri komerco, Wilbur Ross, publikis artikolon titolitan "Libera Komerco estas Du-Direkta Strato" en la usona ĵurnalo The Wall Street Journal. En la artikolo li nur menciis "komercon de varoj", kiu ŝajne kontribuis unu trionon da eksport-kvanto kaj 69% de la malneta enlanda produkto, opiniante, ke ne gravas la serva industrio kiel ĉefa kanalo por krei laborpostenojn. 


    Laŭ statistiko de la usona registaro, la favora saldo de serva komerco de Usono kun Ĉinio 25-oble kreskis inter 2003 kaj 2017.


    Supera esploristo de Peterson-a Instituto por Internacia Ekonomio, Gary Hufbauer, rimarkis, ke Trump atentas ĉefe pri aĵoj kiujn la popolo povas konkrete percepti, tio estas komerco de varoj.


    “Lia (Trump) politika bazo estas fabrikaj laboristoj de Usono, do por li utilas uzi donitaĵojn pri komerco de varoj”, diris Hufbauer. 


    Hufbauer diris ankaŭ, ke la komerca milito de Usono kun Ĉinio eble influos la tendencon de kreskado de la servaj komercoj inter la du landoj. Ĉar Ĉinio eble reagos al la komerca milito per limigo al usonaj serv-kompanioj, kiuj komercas kaj investas en Ĉinio. “Tio estas malbona afero por ambaŭ flankoj”.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments