El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio en okuloj de ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio

| 2018-07-19
Bookmark and Share

En la flughaveno de Johanesburgo estas tabulo kun la vortoj "Bonvenon al Sud-Afriko!" en la ĉina lingvo.


    Ĉina prezidanto Xi Jinping baldaŭ vizitos Sud-Afrikon kaj ĉeestos la 10-an Renkontiĝon de Gvidantoj de BRICS-landoj, okazontan en Johanesburgo de Sud-Afriko.


    Antaŭ nelonge, Dolana Msimang, ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio, rakontis pri Ĉinio en siaj okuloj kaj pri Sud-Afriko kaj Ĉinio. 


    "En tiu-ĉi jaro kun speciala signifo, ni emisiis specialan poŝtmarkon por memorfesti la 20-an datrevenon de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj." Ŝi aldonis "Ni forlasas neniun ŝancon por memorfesti".


    En la lastaj 20 jaroj la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis de partnereco al strategia partnereco, kaj poste al la nuna ampleksa strategia partnereco. Kaj estas starigita la unua mekanismo por kultura interŝanĝo inter altranguloj de Ĉinio kaj afrikaj landoj, kaj okazis respektive en Ĉinio kaj Afriko "Ŝtata Jaro" por la unua fojo en la historio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.


    En la sinsekvaj 9 jaroj, Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero kaj la plej grava investanto de Sud-Afriko. La investoj de ĉinaj fabrikaj kompanioj kreis multajn labor-ŝancojn en Sud-Afriko. Ĉinio helpis landojn de Afriko konstrui fervojojn kun longeco de pli ol 6500 kilometroj, ekspresajn aŭtovojojn longajn je pli ol 6000 kilometroj, pli ol 200 lernejojn, pli ol 80 stadionojn, kelkdek registarajn ofickonstruaĵojn kaj parlamentajn konstruaĵojn kaj multe da flughavenoj kaj havenoj. Ĉinio ankaŭ antaŭenpuŝis modernigon de komunikado en Afriko. Dolana Msimang laŭdis la subtenon de Ĉinio al la disvolviĝo de Afriko.


    "En Afriko, mi vidis infrastrukturojn investitajn de Ĉinio, aŭtovojojn kaj fervojojn en konstruado fare de ĉinaj entreprenoj." Ŝi diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko glate iras, "laŭ mi tiuj projektoj havas bonan efikon kaj akcelos disvolviĝon kaj progreson de Afriko".


    En decembro 2015, dum la Pintkunveno de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en Johanesburgo, prezidanto Xi Jinping proponis "Dek kunlabor-planojn" inter Ĉinio kaj Afriko, kaj decidis doni al Afriko financajn subtenojn je 60 miliardoj da usonaj dolaroj. Pri tio Dolana Msimang bone memoras. Ŝi opinias, ke la ĉinaj helpoj utilas al forigo de baroj en disvolviĝo de Afriko, kaj post tio Afriko multe progresis. "Mi havas gravan respondecon por antaŭenpuŝi kunlaborojn inter Afriko kaj Ĉinio". Ŝi esperas, ke la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko okazonta en septembro de tiu ĉi jaro antaŭenigos la duflankajn kunlaborojn al nova nivelo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments