El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: Stranga - Sur la Arbo, de Krio de Morto

| 2018-07-19
Bookmark and Share


    Stranga - Sur la Arbo estas duobla albumeto de Krio de Morto. Ĝi konsistas de du albumetoj, Stranga (ses titoloj) kaj Sur la Arbo (sep titoloj), kiuj ankaŭ povas esti aparte aĉetitaj ĉe Vinilkosmo.


    Krio de Morto estas konata ne nur pro sia muziko, sed ankaŭ pro teatraj performancoj kaj la uzo de nigra lumo kaj fluoreskaj farboj sur la podio por krei industri-ŝamanan sperton dum koncertoj. La fluoreskaj farboj en la fotoj de la artistoj sur la diskokovrilo igas ĝin unikaĵo en Esperantujo.


    La bela voĉo de gastmuzikisto Amy Dudley en la kantoj Stranga kaj La Produkto estas unu el la specialaĵoj de Stranga, albumo kiu finiĝas per unu el la plej bonaj kanzonoj de Krio de Morto: Mi Staras. Ankaŭ Wojciech Kuszewski partoprenas en tiu ĉi albumo kiel gastmuzikisto, kaj tio ebligas plurvoĉajn korusojn, kiel en La produkto.


    En Sur la Arbo preskaŭ ne aŭdiĝas ina voĉo kaj la sono de la gitaroj kaj drumoj estas pli evidenta. La pli peza etoso de tiu ĉi disko estas bona esprimo de la “mortodanco”, vorto uzata de la bando por priskribi ĝian nunan muzikon.


    Sur la Arbo sonas kiel natura sinsekvo de Stranga, kaj estas harmonio inter ĉiuj kanzonoj de tiu duobla albumo. Estas aparte substrekindaj la forta voĉo de Gregor van Glapson, la peza sono de la gitaroj kaj la influo de elektronika muziko en multaj kantoj. Krio de Morto, kiu naskiĝis kiel anarkia punkbando, trovis sian propran vojon en subgrunda muziko, kaj tiu ĉi albumo atestas tion.


    Stranga - Sur la Arbo estas elŝutebla ĉe Vinilkosmo-retejo, kie ankaŭ eblas senpage aŭskulti pecetojn de la kanzonoj: 

https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/krio-de-morto/1-stranga-sur-la-arbo.html


    Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti ĝin senpage per elsendfluo.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments