El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komento|Usono trenos mondan ekonomion en danĝeron

| 2018-07-20
Bookmark and Share



   Ĉina Ministerio pri Komerco publikigis deklaron responde al la deklaro farita de la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono pri enketo laŭ la sekcio 301, ke la komerca milito provokita de Usono celas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la tutan mondon, kaj trenos la mondan ekonomion en danĝeron. "La milito kontraŭ aliaj landoj certe damaĝos la internacian kunlaboran fidon, kaj ĝia bato al ekonomio de diversaj landoj estos malfacile taksata," diris Li Wei, ĉefo de Instituto pri Ameriko kaj Oceanio de Ĉina Akademio de Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro sub la Ministerio pri Komerco.


    Kun la politiko "Usono la unua" kaj ankaŭ pro egoismo, Usono laŭvole retiriĝis el kelkaj internaciaj organizoj kaj malamikiĝis kun multaj landoj. Sub preteksto de intelekta proprieto ĝi komencis la enketon kontraŭ Ĉinio laŭ la sekcio 301, kaj je preteksto de ŝtata sekureco ĝi faris la enketon kontraŭ ĉefaj mondaj ekonomioj laŭ la sekcio 232 por fari komercajn konfliktojn en industria fabrikado, ekzemple ŝtalo, aluminio kaj aŭtomobiloj. Nun pluraj membroj de la Monda Komerca Organizo prenas kontraŭrimedojn, kaj metos plendon kontraŭ Usono ĉe mekanismo por solvi disputojn ene de la Monda Komerca Organizo.


    Li Yong, vicdirektoro de komitato de fakuloj sub la Ĉina Asocio de Internacia Komerco, opinias, ke la komerca milito provokita de Usono, la plej granda en la historio, estas ne nur inter Ĉinio kaj Usono, sed fakte tutmonda.


    Historio foj-refoje pruvis, ke komerca milito damaĝas ĉiujn flankojn. En 1930aj jaroj la komerca milito provokita de Usono kaŭzis ŝrumpadon de la internacia komerco je 66%. Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo antaŭvidis, ke la komerca milito pri aldonaj tarifoj rezultigos altiĝon de kosto de monda komerco je 10% kaj redukton de monda komerc-kvanto je 6%.


    "La komerca milito alportas grandan frapon al tutmondaj industria ĉeno kaj valora ĉeno." diris Zhang Yuyan, ĉefo de Instituto de Monda Ekonomio kaj Politikoj sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Laŭ li, labordivida sistemo de monda industria ĉeno kaj valora ĉeno estis starigitaj, kaj la interesoj de diversaj landoj estas integritaj. La komerca milito alportos neantaŭvideblajn ŝanĝojn de komercaĵaj kostoj, prezoj kaj fluoj en la mondo.


    "La komerca milito ankaŭ rompos la internacian komercan ordon." Li Wei diris, ke la monda komerco antaŭenpuŝis grandskalan kreskon de la monda ekonomio. Usono estis "dezajnisto" de reguloj de la internacia komerco, kaj nun ĝi fariĝis ĝia "rompisto". Ĝi malobservas la kontraktan spiriton kiel la fundamento de merkatekonomio, kaj renversas la malferman komercan ordon tutmonde.


    Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo, diris, ke se la plurflanka komerca sistemo estos rompita, la kresko de monda ekonomio malaltiĝos je 2,4%, kaj 60% de la monda komerco malaperos. "La politiko de komerca protektismo de Usono severe damaĝas la mondan ekonomion." Li Yong diris, ke revigligo de la monda ekonomio ankoraŭ estas malforta, kaj la risko de komerca milito severe malpliigas la komercan fidon kaj investon.


    La kompanio Standard & Poor's prognozis, ke se la aldonaj tarifoj proponitaj de Usono estos plene plenumitaj, la kresko de la monda ekonomio eble malaltiĝos je 1%. La Banko por Internacia Kontreguligo avertis, ke leviĝo de protektismo fariĝis ŝlosile malforta parto de la monda ekonomio, kaj probable kaŭzos malrapidiĝon, eĉ regreson, de la monda ekonomio.


    Antaŭ nelonge Usona Ĉambro de Komerco publikigis raporton, ke altigo de tarifoj de importitaj produktoj fare de la usona registaro estas fakte kolektado de tarifoj el usonaj konsumantoj kaj firmaoj, kaj ili devos pagi pli multe por ĉiutagaj objektoj kaj krudmaterialoj. Tio damaĝos interesojn de usonaj firmaoj kaj konsumantoj, kaj minacos la revigligon de la usona ekonomio.


    La usona kompanio Moody's antaŭvidis, ke 250 mil usonaj laborpostenoj eble estos perditaj pro la komerca milito, kaj tio kaŭzos pliiĝon de familia elspezo en Usono.


    "La plurflanka komerca sistemo alfrontas senprecedencan riskon pro la faro de Usono, kaj diversaj landoj devas firme oponi la komercan protektismon de Usono." Li Yong diris, ke en la ekonomia tutmondiĝo, diversaj landoj devas akceli duflankajn kaj plurflankajn intertraktadojn kaj intertraktadon pri regiona liberkomerco, plibonigi mondan ekonomian kaj komercan regadon, subteni plurflankan komercan sistemon kaj kune disvolvi malferman mondan ekonomion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments