El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingoj de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pri la iniciato "La Zono kaj Vojo"

| 2018-07-20
Bookmark and Share

   Kiel unu el la nodoj interligantaj internacian surmaran komercon kaj grava ofertanto de energifonto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), situantaj ĉe la Persa Golfo, estas en rapida ekonomia transformo. Kaj dum la pasintaj 4 jaroj, sub la gvido kaj subteno de gvidantoj de la du landoj, dulandaj kunlaboroj kaj interŝanĝoj, ĉefe pri la iniciato "La Zono kaj Vojo", akiris multajn fruktojn.


La ekzempla projekto por kunlaboro pri produkt-kapablo inter Ĉinio kaj UAE en Khalifa-a Industria Zono de Abudabio estas en konstruado. 


    La konstruata purkarba elektrejo, en Hassyan de Dubajo, estas la unua pur-karba elektrejo en Mez-oriento, investita, konstruata kaj funkciigota de ĉina kompanio. 


    La kaja konstruejo de la projekto, situanta en loka natur-rezervejo, estas laste ekspluatita zono ĉe marborda linio de Dubajo. Por plenumi la projekton kaj protekti ekomedion, Elektra Internacia Kompanio de Harbino de Ĉinio, kiu respondecas pri la konstruado de la elektrejo, transplantis pli ol 28 mil koralojn, translokis la fiŝojn en loka lago en maron, faris superrigardon kaj protekton al reproduktantaj testudoj...  La faro de la kompanio estas multe laŭdata de lokaj registaro kaj departemento pri mediprotektado.


    Ali Sagar, prezidanto kaj kreinto de la marmedia organizo de UAE, diris: "Mi estas kortuŝita de ĉinaj kompanioj, kiel Elektra Internacia Kompanio de Harbino, kiuj nin helpas en mediprotektado. Min tre ĝojigas vidi agadojn de ĉinaj kompanioj pri mediprotektado.


    Ŝtata Petrolo-Korporacio de Ĉinio subtenas kaj partoprenis en la "plano pri disvolviĝo de la okcidenta parto" de UAE. Ĝi esploras la eblecon pri apliko de sun-energio en okcidenta UAE por daŭrigebla evoluado de lokaj resursoj.


    Kendy, prezidanto pri ekspluato kaj produktado de Ŝtata Petrola Kompanio de UAE, esprimis sian dankon al la Ŝtata Petrolo-Korporacio de Ĉinio, kaj esperas, ke UAE kaj Ĉinio plifortigos kunlaborojn kaj interŝanĝojn ne nur en tekniko, sed ankaŭ en kulturo.


    La ekzempla projekto por kunlaboro pri produkt-kapablo inter Ĉinio kaj UAE en Khalifa-a Industria Zono de Abudabio, 60 kilometrojn norde de la urbo, estas en konstruado.


    Investada kompanio de Jiangsu-provinco pri eksterlanda kunlaboro respondecas pri investo, ekspluato kaj funkciado de la projekto. Laŭ Hao Sihuan, vic-ĝenerala direktoro de la kompanio, tiu projektoj kreos pli ol 2500 laborpostenojn. 


    Brila punkto de la projekto estas financa servo kun kreiveco, kiu povas solvi malfacilojn de mezaj kaj malgrandaj kompanioj pri monkolekto eksterlande kaj utilas ilin bone uzi kapitalon eksterlande.


 

Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments