El Popola Ĉinio>头条新闻>

Esploristo de franca pensfabriko: ekonomia tutmondiĝo daŭros

| 2018-07-23
Bookmark and Share

    Dum la disvastiĝo de komerca protektismo, la situacio de tutmonda komerco pli kaj pli streĉiĝas, kaj multflankismo alfrontas defion. Iuj homoj ekdubas la estontecon de ekonomia tutmondiĝo. Lastatempe, direktoro de Centro por prosperaj studoj kaj internaciaj informoj, Sébastien Jean, esprimis en intervjuo de franca ĵurnalo La Tribune, ke "maltutmondiĝo" ne okazos, tamen ni bezonas fari ion por trakti la komercan protektismon.


    Sébastien Jean opinias, ke "maltutmondiĝo" estos forte bojkotata, ĉar inter diversaj landoj ankoraŭ restas altnivela interago, internacia interdependo kaj tre gravaj rilatoj de ekonomiaj interesoj. Krome, la progreso de scienco kaj teknologio ne ĉesos. La disvolviĝo de informado kaj komunikado multe pliigis la eblecon de kunordigita transdono de informoj, kaj plu plifortigos la rilatojn inter ĉiuj landoj.


    Monda Komerca Organizo (MKO) estas organizo kreita por ke ĝiaj membrolandoj kune diskutu kaj ellaboru regulojn pri internacia komerco. Ĝia konflikto-solva organo estas laŭleĝa loko por solvi rilatajn problemojn. Sébastien Jean opinias, ke vere necesas kontraŭagi komercan protektismon per MKO.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments