El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri ĉefaj punktoj de pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko

| 2018-07-24
Bookmark and Share


    Inter la 25a kaj 27a de julio en Johanesburgo de Sud-Afriko okazos la 10a Pintkunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestos la pintkunvenon. Tio estos lia sesa sinsekva ĉeesto aŭ prezido de BRICS-pintkunveno.


    Kiuj punktoj de la pintkunveno estas atentataj? Fakuloj diris, ke pro unuflankismo kaj komerca protektismo de Usono, ĉi-jara pintkunveno temos pri tutmondaj demandoj, kaj havos neordinaran signifon kompare al la antaŭaj. La ĉefaj punktoj de la pintkunveno estos kiel BRICS-landoj traktos la demandojn kaj kiajn pragmatajn kunlaborojn ili havos.


    Kiel BRICS-landoj traktos unuflankismon


    Ĉiujare gvidantoj de BRICS-landoj okazigas oficialan kaj neoficialan renkontiĝojn. Nun sur la fono de monda komerca milito provokita de Usono, la ĉeftemo de ĉi-jara pintkunveno certe estos pri tutmonda demando.


    Xu Xiujun, plenuma direktoro de Bazo por Esploro de BRICS-landoj en Instituto de Monda Ekonomio kaj Politiko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la pintkunveno estas ne nur kunlabor-mekanismo por la kvin landoj, sed ankaŭ platformo por sud-suda kunlaboro kaj tiu por partopreno de novtipaj landoj en monda regado, tial, kiam la tutmonda ekonomio alfrontas defion, la pintkunveno ofte priesploras, reagas al ĝi kaj proponas kontraŭrimedojn.



    Pragmata kunlaboro kiel ekzemplo de plurflankismo


    Chen Fengying, eksa ĉefo de Instituto de Monda Ekonomio sub Ĉina Instituto de Modernaj Internaciaj Rilatoj, diris: "Ĉi-jara temo de la pintkunveno estas inkluziva kreskado de la Kvara Industria Revolucio. Pri fabrikado, krom Ĉinio, ankaŭ Rusio estas evoluinta en peza industrio, kaj Barato en softvara industrio. Kun la ĉeftemo, ni povas fari pragmatan industrian kunlaboron, ekzemple BRICS-landoj povas intertrakti pri projektoj de industria zono kaj faciligo de investado kaj komerco. Tio estas alloga al ĉiuj landoj."


    Xu ankaŭ opinias, ke starigi partnerecon de BRICS-landoj en nova industria revolucio kaj plue profundigi kunlaborojn en komerco, financo, scienco kaj kulturo donos bonajn ekzemplojn por oponi unuflankismon kaj komercan protektismon per agado.


    Du "BRICS+"


    Chen diris, ke kiel daŭrigi la atingojn de la pintkunveno en Xiamen estas alia ĉefa punkto de la ĉi-jara pintkunveno. "La du dialog-kunvenoj de 'BRICS+' diskutos pri kunlaboro kun Afriko, novtipaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. Ni alfrontas multajn demandojn pri sekureco, ekzemple la irana demando. La internacia fono ŝanĝiĝas, ankaŭ ni devas alĝustigi nian celon, kaj mi pensas, ke estos pli da brilaj punktoj."


    En la pintkunveno en Xiamen lastseptembre, la kvin gvidantoj de BRICS-landoj decidis disvolvi pli striktan, vastan kaj ampleksan strategian partnerecon, forĝis ĝisdatigitan version de kunlaboro pri komerco kaj financo, politika sekureco, kulturaj interŝanĝoj, certigis la kunlaboran koncepton "BRICS+", kaj priskribis belan planon pri la dua "ora jardeko". Interalie, komerco kaj financo, politika sekureco kaj kulturaj interŝanĝoj estas rigardataj kiel la tri kunlabor-kolonoj de BRICS-landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments