El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun senegala prezidento Macky Sall

| 2018-07-25
Bookmark and Share


    La 21-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun senegala prezidento Macky Sall en Dakaro, ĉefurbo de Senegalio. La du ŝtatestroj alte taksis la progreson de dulandaj rilatoj, kaj konsentis kune klopodi por akiri pli da fruktoj en diverskampaj kunlaboroj kaj kunkonstrui pli belan estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalio.



    En la interparolo, Xi diris, ke Ĉinio volas, kune kun Senegalio, klopodi por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn kaj kunlaborojn al pli alta nivelo, kaj plifeliĉigi la dulandajn popolojn. Xi diris, ke la disvolvo de Ĉinio alportos al Afriko pli da ŝancoj, kaj la disvolvo de Afriko aldonos movforton al Ĉinio. Ĉinio antaŭenigos la konstruadon de la ĉina-afrika  komunumo de komuna estonteco por realigi kungajnon kaj kunprogreson de Ĉinio kaj Afriko. Sall diris, ke la rilatoj inter Senegalio kaj Ĉinio, starigitaj surbaze de unuiĝo, reciproka konfido, reciproka respekto, kunprofito kaj kungajno, estas firmaj kaj kontentigaj. Senegalio firme sekvas la politikon "unu Ĉinio", kaj klopodas por profundigi la ĉiuflankan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj. Senegalio subtenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo", aktive partoprenos en la konstruado pri interligo kaj interkomunikado. Ĉinio estas natura aliancano de Afriko kaj ankaŭ Afriko volas fariĝi natura aliancano de Ĉinio. 




    La 22-an de julio, Xi kaj Sall kune ĉeestis la transdonan ceremonion de la senegala luktejo. La luktejo situas en antaŭurbo de Dakaro, ĝi estas la plej grandskala programo subtenata de Ĉinio en Senegalio kaj la unua moderna luktejo en Afriko. Xi diris, ke Senegalio estas lando de kulturo, Ĉinio volas penadi kune kun Segegalio por protekti kaj heredigi tradiciajn kulturojn, kaj akceli kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj. Laŭ Sall, tiu ĉi moderna kaj multfunkcia luktejo estas nova simbolo de la amikeco inter Senegalio kaj Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments