El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

256 aliĝoj en la 51-a Kongreso de ILEI

| 2018-07-26
Bookmark and Share

    Certe la kultura riĉeco de la gastiganta urbo Madrido helpis por atingi tiun rezulton. Certe la komuna organizo de du Kongresoj, tiu de Hispana Esperanto-Federacio kaj tiu de ILEI(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) helpis por atingi tiun rezulton.


    Pluraj ekskursoj jam okazis kaj ebligis al la partoprenantoj malkovri la urbon kaj la ĉirkauaĵon.


    Jam brilaj programeroj okazis. La frandvespero sabate vespere ebligis gustumadon de plejmulte da bongustaj kaj ekzotaj manĝaĵoj. Sekvis koncerto de « Kaj Tiel Plu », kataluna ensemblo el kvin muzikistoj, kiuj ĉiuj elstaras en sia praktiko: fluto, violono, gitaro, kantado, frapinstumentoj, kaj kiuj kune brilas kreante viglan tradician gajan muzikon.


    Dimanĉe estas kutima labortago kun diversaj prelegoj. Je la 16-a horo komenciĝis Lingva Festivalo, organizita de Dennis Keefe kaj de Irina Gonĉarova. Niaj partoprenantoj povis malkovri tridekon da lingvoj en bone organizita temposkemo.


    Lunde matene okazis la solena malfermo. Partoprenis la vic-urbestrino de nia madrida distrikto. Nome de la universitato venis la vic-rektorino. Ĉio estis bonege kaj zorgeme organizita fare de Profesoro Manuel Pancorbo, membro de LKK. En gaja etoso tiuj gravuloj salutis kaj malfermis la Kongreson per tre pozitivaj vortoj. Fine ili ricevis diversajn librojn pri nia lingvo. Sekvis la enkonduka prelego de la prezidantino Mireille Grosjean, kiu traktis la kongresan temon « la kultura heredaĵo de Esperanto ». Kiam partoprenantoj venas el 33 landoj, la landaj salutoj brilis, pluraj salutantoj surhavis sian nacian kostumon.


    Lunde posttagmeze okazis la unua kunsido de la Komitato de ILEI. La kvorumo estis atingita, la komitatanoj povis valide voĉdoni kaj decidi. Inter la decidoj ni citu la nomumadon kiel Honora Membro de Prof. Ron Glossop kaj de Prof. Duncan Charters. Plie la Komitato aprobis la jarraporton kaj la jarfinan bilancon, tiel la Estraro estas malŝarĝita de tiu respondeco. Notindas, ke kreiĝis du pliaj sekcioj, kiujn la Komitato ĝoje kaj aplaŭde aprobis : Armenio kaj Senegalo. Tiel ILEI havas nun 43 sekciojn.


    La lunda tago 23-a de julio finiĝis per brila nacia vespero, dum kiu ni povis malkovri la mirinde belan tenoran voĉon de Miguel Fernandez, kun tre bela ensemblo el 11 gitaroj. Sekvis spektaklo de danco « Flamenco ». 


    Okazis kunveno de la hispana ILEI-sekcio kun la sekciestro de la Kataluna ILEI-sekcio kaj la prezidanto de ILEI. Okazis analizoj kaj konstatoj, aŭdiĝis sugestoj kaj novaj ideoj en serena etoso.


    Komencantoj havas la okazon frekventi kurson pri Esperanto; la salono por ili plenas.


    Okazis la unua parto de la 49-a AMO-seminario.


    Okazis duhora debato pri la nuna stato de nia revuo « Juna Amiko » kaj la eblaj plibonigoj.


    Danke al la ĉeesto de D-ino Katalin Kovats la Eo-Instruista Trejnado (EIT) povis komenciĝi.


    Ekzamenoj okazos hodiaŭ marde.


Raportas Mireille Grosjean


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments