El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj projektas "kapti" malgrandajn astrojn kiuj eble endanĝerigos la Teron

| 2018-07-26
Bookmark and Share


    Lastatempe, konkurso pri estonta novkreado de teknologio, nomita "Avangarda Pokalo", okazis en Shenzhen de Ĉinio. Dum la konkurso, Li Mingtao, esploristo de la laboratorio pri simulado kaj demonstrado de sistemoj de Ŝtata Centro pri Spaca Scienco sub Ĉina Akademio de Sciencoj, prezentis sian kuraĝan planon pri "kaptado" de astretoj, kiuj pasas preter la Tero kaj eĉ ĝin endanĝerigos, por utiligi iliajn resursojn. 


    "Kvankam la plano ŝajne estas scienca fikcio, mi kredas ke ĝi estas realigebla", Li Mingtao diris.


    Lia teamo projektas almeti motoron al astroj proksimaj al la Tero kaj aldoni al ili flugilojn por ke ili sekure eniru en orbiton de la Tero. Poste oni surmetos sur tiujn astrojn "mantelojn" por ke ili sekure surteriĝu en neloĝata regiono, kaj tiel la plano realiĝis.


    Apud-teraj astroj povas provoki seriozajn katastrofojn. Ekzemple, la 15-an de februaro 2013, aerŝtono-okazo en la urbo Chelyabinsk de Rusio vundis 1500 homojn kaj damaĝis ĉirkaŭ 3000 konstruaĵojn.


    Aliflanke, multaj malgrandaj astroj entenas riĉajn resursojn kaj havas gravajn valorojn de scienco kaj ekonomio. Malgrandaj astroj estas primitivaj materioj restigitaj dum  frua fazo de estiĝo de la Sunsistemo. En ili estas kaŝita la sekreto pri formiĝo de la Sunsistemo.       


    "Laŭ nia analizo, la ideo pri kaptado de malgrandaj astroj estas efektivigebla kaj utila por la socio kaj ekonomio," Li Mingtao diris: "Serĉo de malgrandaj astroj kaj sindefendo kontraŭ ili ne estas afero de iu lando, sed tiu de la tuta homaro kaj parto de la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco en la spaco".


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments