Interreto en Ĉinio - Unua Parto

| 2018-07-27
Bookmark and Share

    Eksterlande homoj multe atentas pri ĉina politiko pri interreto, kaj konsekvence abundas informoj pri ĝi, kelkaj veraj, kelkaj malveraj. Ofte estas troigoj kaj miskomprenoj en diskutoj pri ĉina interreto inter homoj, kiuj neniam spertis ĝin nek konas sufiĉe profunde ĉinajn leĝojn kaj ĉinan kulturon. Post preskaŭ tri jaroj en Ĉinio mi sentas min en pli komforta pozicio por prezenti tiun temon al eksterlandanoj.



    Unue, kial la mondo atentas pri ĉina interreto? Certe tio ne okazas simple pro scivolemo, sed pro la kreskanta bezono pri reguligo de interreto, ofte rigardata kiel senleĝa “teritorio”. Kiel regi interreton? Kiu(j) regos ĝin? Al kies interesoj ĝi servu? Kreskantaj graveco kaj influo de interreto en homa vivo postulas, ke ĝi submetiĝu al leĝoj, la problemo estas kiel tion fari, kiugrade, ktp.


    Raportistoj de brazila branĉo de BBC faras serion da raportoj titolitan Kiborga Demokratio (kiborgo signifas “kibernetika organismo”, tiu vorto unue aperis en la angla por nomi organismon kunigitan kun artefaritaĵo). Tiuj raportoj mencias interesajn informojn, kiel ekzemple rakontoj de eksaj funkciuloj de firmao en Rio-de-Ĵanejro, kies laboro estis administri centojn da profiloj en Facebook kaj Twitter kun la celo influi voĉdonantojn en la balotado en 2014. Krom aperigo de mesaĝoj favore aŭ kontraŭ kelkaj politikistoj, tiu “virtuala armeo” kune agadis laŭ bone planita strategio por videbligi kradvortojn, allogi ŝatojn al specifa enhavo, kaj eĉ okazigi falsajn diskutojn por influi legantojn. Per unu falsa konto oni povas sukcese amikiĝi kun pli ol 2000 homoj kaj ilin influi. Tiuj kontoj simulis realajn personojn, kun laboro, familio, hobioj.


    Eksa funkciulo bone klarigis pri la funkciado de tiu servo: “Ni ĉiam venkis, aŭ pro la kvanto de publikaĵoj, tro granda por ebligi al ordinara homo ilin kontesti, aŭ ni sukcesis stimuli realajn homojn aliĝi al ni per kreado de la iluzio, ke ni estas la plejmulto”.


    Ekde kelkaj jaroj eblas pagi al Facebook por diskonigi anoncon al specifa celpubliko: se mi volas okazigi esperanto-aranĝon en Pekino, mi povas diskonigi anoncon pri ĝi nur al homoj kiuj scipovas Esperanton kaj vivas en Pekino, por tiel kreskigi la efikon de mia varbado. Sed kion la uzo de tia ilo, fare de grandaj korporacioj, povas kaŭzi al socio? Neniam antaŭe estis tiom facile manipuli informojn, kaj neniam antaŭe estis tiom facile diskonigi mensogojn kaj ŝajnigi ke ili estas veraj.


    Krom tio, estas la delonga malfacilo juĝi homojn pro krimoj en interreto: malmultaj landoj havas specifan leĝaron pri krimoj en interreto, kaj la anonimeco kaj internacieco de la reto estas oftaj pretekstoj por senkulpigi krimulon.



    Regado de interreto estas evidente necesa, speciale se ni konsideru tion, ke la sentoj de anonimeco kaj senpuneco povas instigi retanojn malatenti pri la leĝoj, sed malmultaj registaroj kuraĝas trakti tiun problemon, ĉar ajna efektiva reguligo de interreto povas esti interpretata kiel minaco al privateco aŭ al libereco de retanoj. La elekto de Ĉinio reguligi interreton nature igas ĝin laboratorio por aliaj landoj, kiuj povas lerni de ĝia sperto antaŭ decidi pri sia propra maniero reguligi interreton.


    Kial Ĉinio blokas kelkajn servojn tre popularajn eksterlande? Tiun demandon ofte faras eksterlandanoj, kaj estas ankaŭ multaj onidiroj pri tio, sed verdire la kialo estas tre simpla: por oferi retajn servojn en Ĉinio, firmao devas havi en Ĉinio sian datumbazon kun informoj de ĉinaj civitanoj kaj ne rajtas senpermese sendi tiujn informojn al eksterlando. Microsoft, Apple kaj multaj aliaj fremdaj firmaoj sekvas ĉinajn leĝojn kaj normale oferas siajn servojn en la lando. Google kaj Facebook, male, postulas ke ĉiuj datumbazoj restu en usona teritorio, kaj pro tio kelkaj el iliaj servoj estas blokitaj en Ĉinio (male ol la kredo de multaj homoj, Google Maps, Google-tradukilo, Chrome kaj multaj aliaj produktoj kaj servoj de Google ekzistas en Ĉinio, sed estas alireblaj per malsamaj ligiloj ol tiuj uzataj eksterlande kaj ne estas popularaj inter ĉinoj).


    Krom tio, Ĉinio ne permesas aliron al retejoj, kies enhavo estas malpermesata en la lando. Ekzemple, pornografaĵoj estas malpermesataj, sekve retejoj kun tia enhavo teorie estas nealireblaj en Ĉinio.


    Ankaŭ aparte menciinda estas la pensmaniera malsameco inter ĉinoj kaj alilandanoj. Mi jam menciis tion antaŭe en aliaj artikoloj, interalie por klarigi pri la fakto, ke varoj kaj servoj kiuj furoras en Ĉinio foje ne estas same sukcesaj eksterlande aŭ male. Firmaoj vere bezonas tute apartan vendostrategion por ĉinaj klientoj, kaj ĉinaj retaj servoj spegulas la preferojn kaj bezonojn de ĉinoj, kiel poŝtelefona pago kaj amindaj emoĵioj.


    Estas ankaŭ multaj kritikoj al blokado de retejoj, kies enhavo kritikas Ĉinion. Tiusence mi povas diri, ke temas ĉefe pri kultura fenomeno: ĉinoj evitas publike embarasi aŭ humiligi aliulojn, sekve en ĉiutaga vivo ili evitas tuŝi temojn polemikajn aŭ sentovekajn, kaj multaj ĉinoj sentas sin embarasitaj kiam ili aŭdas kritikojn al Ĉinio, ekzemple, kiam anglalingva vikipedia artikolo asertis, ke akupunkturo estas senefika, tio ne nur furoris en ĉinaj sociaj retejoj, sed eĉ registaraj kaj fakaj organizoj preparis dosierojn por prezenti al Vikipedio pruvojn de la efiko de akupunkturo. En alia lando oni simple ignoras la eraron aŭ klopodas mem korekti ĝin. 


    Alia menciindaĵo estas tio, ke la ĉinaj malpermesoj al kelkaj servoj de Google, Facebook kaj aliaj firmaoj ludis gravan rolon en disvolviĝo de ĉinaj firmaoj: Baidu kaj Tencent, la du plej grandaj ĉinaj firmaoj pri interreto, fariĝis gigantoj ĝuste profitante la mankon de tiaj servoj en Ĉinio, tiel ke dum en aliaj landoj homoj uzas servojn kiel Twitter, Facebook, Whatsapp kaj Youtube, kiuj donas profiton al usonaj firmaoj, ĉinoj uzas similajn servojn kiuj apartenas al ĉinaj firmaoj, kaj pro la grandeco de la ĉina merkato, tiuj firmaoj kreskis kaj nun estas en kondiĉoj konkuri en egaleco kun siaj fremdaj konkurantoj, dum en aliaj landoj oni eĉ provas estigi alternativojn, sed ne sukcesas ilin popularigi pro la monopoleca karaktero de sociaj retejoj: oni ne libere elektas kiun servon uzi, sed simple elektas la saman servon elektitan de siaj amikoj, familianoj, ktp.


    En sekva artikolo mi klarigos pri mia propra sperto kiel uzanto de interreto en Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments