El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko alvokas kontraŭi protektismon

| 2018-07-30
Bookmark and Share

    Antaŭ 10 jaroj, la partopreno de BRICS-landoj en la monda ekonomio estis nur 12%, sed nun ĝi jam leviĝis al 23.6%. Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Rusio, Brazilo kaj Sud-Afriko. Antaŭ la ondo de usona komerca protektismo, estis tre valora la kunlaboro inter BRICS-landoj kiel reprezentantoj de evoluantaj landoj. La germana radiostacio Deutsche Welle  citis la vorton de Kenneth Creamer, ekonomikisto de Universitato de Witwatersrand en Johanesburgo, ke BRICS-landoj havas strategian potencialan forton por rekonstrui mondan komercan ordon.


    La temo de ĉifoja pintkunveno estas “BRICS-landoj en Afriko: Kunlaboro por Inkluziva Kresko kaj Komuna Prospero en la Kvara Industria Revolucio”. La novaĵ-retejo News24 de Sud-Afriko raportis, ke kiel gastiganto, prezidento de Sud-Afriko Cyril Ramaphosa esprimis en la 26a de julio, dum la renkontiĝo, ke BRICS-landoj devas fari praktikan kaj efikan agadon por prepari “la mirindan novan epokon de teknologio” alportotan de la kvara industria revolucio.


    La 26an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis dum la renkontiĝo, ke ni spertas pli grandan kaj pli profundan teknologian revolucion kaj industrian ŝanĝon. Li alvokis, ke BRICS-landoj plifortigu ekonomian kunlaboron por kune disvolviĝi. 


    Pro influo de la komerca milito, fortigo de multflanka kunlaboro kaj kontraŭo de protektismo fariĝis ĉefaj vidpunktoj de la pintkunveno. En la 26a de julio, la novaĵagentejo Bloomberg per la titolo “Xi Jinping alvokas BRICS-landojn rifuzi protektismon”raportis paroladon de Xi Jinping. Xi esprimis, ke ni devas konservi la multflankan komercan sistemon, promocii la liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, kaj kontraŭstari protektismon.


    La pintkunveno publikigis la Johanesburgan Deklaracion de Gvidantoj de BRICS-landoj. La Deklaracio klarigis subtenon al multflankismo, oponon kontraŭ protektismo, kaj decidis starigi la novan industrian revolucian partnerecon inter BRICS-landoj, profundigi kunlaborojn en ekonomio kaj financo, politiko kaj sekureco, kultura interŝanĝo kaj aliaj kampoj. La novaĵagentejo Reuters diris, ke la deklaro subtenas malferman kaj inkluzivan multflankan komercan sistemon. La kvin landoj kune esprimis la subtenon al la monda komerco kaj kontraŭon al unuflankismo kaj protektismo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments