El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa kriketisto Imran Khan elektiĝis en pakistana voĉdonado

| 2018-07-30
Bookmark and Share

La 26an de julio, en Peŝavaro de Pakistano, lokanoj dancis por celebri la elektiĝon de Imran Khan


    Voĉdonado en Pakistano finiĝis en la 25a de julio. Imran Khan, gvidanto de Pakistana Movado por Justeco kaj iama kriketisto, anoncis sian venkon vespere de la sekva tago. Li deziras konstrui “novan Pakistanon”.


    Laŭ Imran Khan, ĉi tiu elektado estas “la plej justa” en la historio de Pakistano, kaj li promesis solvi la problemon de koruptado en la lando. Samtempe Imran Khan esprimis deziron pri profundigo de la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio. Li opinias, ke la ekonomia koridoro Ĉinio-Pakistano donas ŝanĉojn al Pakistano. Estonte li volas fortigi interŝanĝojn kun Ĉinio, kaj lerni de la sukcesaj spertoj de Ĉinio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments