El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua internacia importa ekspozicio okazos en Ŝanhajo

| 2018-07-31
Bookmark and Share


    La Unua Ĉina Internacia Importa Ekspozico okazos inter la 5-a kaj la 10-a de novembro en Ŝanhajo kaj ĝi estos la monde unua ekspozicio pri importado.


    Ĝis nun konfirmis partoprenon en la ekspozicio registaroj el 80 landoj kaj pli ol 2800 kompanioj el pli ol 130 landoj kaj regionoj. Inter ili pli ol 200 kompanioj estas inter la 500 monde plej potencaj aŭ plej fortaj kompanioj en siaj kampoj. Tiuj kompanioj prezentos pli ol 100 novajn produktojn kaj teknikojn, kiuj spegulas la plej pintnivelajn, avangardajn kaj reprezentivecajn produktojn kaj servojn. 


    Fremduloj el industriaj kaj komercaj rondoj opinias ke la ekspozicio, unu el la agadoj de Ĉinio por malfermiĝi al la mondo, korespondas kun la ekonomia transformo de la lando, kaj ĝi ankaŭ almetas pozitivan energion al la ekonomia tutmondiĝo.


    Japana ĵurnalo Mainichi Shimbun publikigis komenton kun la titolo "Penso pri la Internacia Importa Ekspozicio okazigota de Ĉinio", kiu opinias ke okazigo de la ekspozicio estas grava agado de Ĉinio por malfermi merkaton, kaj grandigo de importado kongruas kun ĉinaj postuloj por transformi modelon de ekonomia disvolvo kaj antaŭenpuŝi reformon, provizos vastan spacon al la disvolviĝo de aliaj landoj kaj utilos al altigo de la influo de ĉina ekonomio en la monda ekonomio. Japana ĵurnalo Asahi Shimbun opinias ke Ĉinio okazigos la ekspozicion por pligrandigi malfermon kaj persisti en libera komerco.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments