El Popola Ĉinio>头条新闻>

Korea Respubliko kaj KDPR diskutis pri efektivigo de Panmunĵona Deklaro

| 2018-08-01
Bookmark and Share

    La 31an de julio, militaj oficistoj de Korea Respubliko kaj Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kunvenis en la “Domo de Paco”ĉe la flanko de Korea Respubliko en Panmunĵono. Tiu estas la 9a milita kunveno inter dulandaj generaloj, kiuj diskutis pri la efektivigo de Panmunĵona Deklaro. 


    Laŭ informo de Ministerio de Nacia Defendo de Korea Respubliko, la ĉefa celo de tiu kunveno estas diskuti pri kiel realigi Panmunĵonan Deklaron en milita kampo.


    En la 27a de aprilo ĉi-jare, prezidento de Korea Respubliko Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de KDPR Kim Jong-un publikigis, post renkontiĝo en Panmunĵono, Panmunĵonan Deklaron, kies enhavo inkluzivas pacigon de senmilitaj zonoj.


    Laŭ raporto de amaskomunikilo de Korea Respubliko, KDPR kaj Korea Respubliko atingis interkonsenton sub la ĝenerala kadro pri la rimedoj por pacigo de senmilitaj zonoj. Tamen la preciza tempo kaj maniero pri ilia efektivigo necesas pliajn diskutojn per telefono kaj renkontiĝoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments