Interreto en Ĉinio - Dua parto

| 2018-08-03
Bookmark and Share

    Post klarigi iomete pri ĉinaj politikoj pri intereto, mi decidis verki pri mia propra sperto pri uzo de interreto en Ĉinio. Multaj eksterlandanoj timas malfacilaĵojn dum vizito al Ĉinio pro malfacilo uzi apojn, al kiuj ili alkutimiĝis: oni volas uzi Gmail por sendi retmesaĝojn al eksterlando, Facebook-on por rakonti pri sia vojaĝo al amikoj, Google-maps por orientiĝi tra la urbo... Kion fari?


    Mi mem havis tiun malfacilon kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio. Tiam mi almenaŭ povis kontakti miajn amikojn kaj familianojn en Brazilo per Whatsapp, sed mi kreis novan retadreson por urĝa kontakto kun eksterlando, kaj rapide mi alkutimiĝis al ĉinaj programoj Wechat, QQ, Amap kaj Baidu-mapoj, kiuj nuntempe estas parto de mia ĉiutaga vivo, kaj estas evidente pli avantaĝaj por homoj vivantaj en Ĉinio.


Klarigo de Baidu-mapo pri kiel atingi Qianmen el la flughaveno


    Komence mi bezonis alies helpon pri uzo de la retejo Baidu-mapo, ĉar ĝi estas tute en la ĉina. Dum mia unua monato en Ĉinio, mia amiko Usui Hiroyuki kutimis printi la mapon por mi kaj aldoni al ĝi skribojn en Esperanto kun la itinero kaj nomo de busa aŭ metroa linio. Iom poste mi aĉetis ĉinan poŝtelefonon kun Amap instalita kaj komencis lerni la ĉinan. Post kono de kelkaj bazaj ĉinaj signoj mi jam estis kapabla orientiĝi per tiu apo, kiun mi uzas en ĉiutaga vivo senprobleme. Oni ne bezonas rekoni ĉinajn signojn por uzi ĝin, la interfaco estas intuicia kaj oni povas identigi la nomojn de lokoj per komparo. Se vi tamen preferas uzi anglalingvan mapon, estas multaj apoj disponeblaj por elŝuto. Mi profitas la okazon por rakonti pri tio, ke Baidu-mapoj havas servon similan al Google Street View, sed la bildkvalito estas multe pli bona. Aliflanke ĉinaj mapaj servoj fokusas en Ĉinio, dum fremdaj servoj fokusas en eksterlando, kaj pro tio multaj ĉinaj apoj estas limigitaj eksterlande kaj male.


    Ankaŭ mankas al eksterlandanoj en Ĉinio aliro al Youtube. Ĝia ĉina konkuranto Youku estas la plej granda videoportalo en la mondo kaj povas bone anstataŭi ĝin, sed bedaŭrinde ĝia enhavo estas iom limigita por eksterlandano, ĉar plejparto de ĝiaj uzantoj estas ĉinoj. Eblas trovi en Youku multajn videojn el eksterlando, inter ili estas filmoj, sportaj matĉoj (Youku eĉ elsendis vive la matĉojn de Mondpokalo en Rusio), koncertoj kaj videoklipoj de famaj alilandaj muzikistoj. La problemo estas ke fremdaj amaskomunikiloj, organizoj, amikoj, ktp. alŝutas siajn filmetojn nur al Youtube. La saman problemon alilandanoj trafas rilate al sociaj retejoj: Weibo estas bona, sed amikoj alilandaj estas ĉiuj en Facebook, do kion fari?


    En Ĉinio estas tre facile solvi la problemon per uzo de VPN-servo, kiu permesas aliron al interreto per IP-adreso de alia lando. Estas pluraj senpagaj VPN-servoj por poŝtelefono, kiujn oni povas uzi dum restado en Ĉinio, sed la plej bonaj servoj postulas pagon. Multaj VPN-servoj donas al kliento senpagan monaton por provi la servon, kaj tiu tempo kutime estas sufiĉa por turisto vizitanta Ĉinion. Mi uzas senpagan servon en mia poŝtelefono kaj ĝi estas kontentiga por miaj bezonoj.


Ĉina konkuranto de Youtube, Youku havas buntan enhavon, sed plejparto en la ĉina lingvo


    Dum la lastaj jaroj VPN populariĝas ankaŭ ekster Ĉinio, ĉefe pro tio, ke ankaŭ en aliaj landoj kreskas blokado al retejoj kaj servoj, kiel Whatsapp kaj Netflix. Mi pasintjare hazarde malkovris reklamon de pola firmao pri VPN-servoj al usonanoj: tiam Netflix fariĝis malpermesata en kelkaj usonaj ŝtatoj, sed ŝajnas al mi ke tiu malpermeso ne plu daŭras. En Brazilo dum la lastaj jaroj almenaŭ dufoje justico blokis Whatsapp kaj multaj brazilanoj unuafoje uzis VPN-servon pro tio. Antaŭ nelonge mi malkovris la ekziston de VPN-servo por ĉinoj eksterlande, por ke ili povu per ĉina IP-adreso aliri al kelkaj ĉinaj servoj kiuj postulas, pro sekurecaj kialoj, IP-adreson de Ĉinio. Mi mem pasintjare ne sukcesis aliri al la sistemo de mia banko el eksterlando pro tio, ke mi estis uzanta alilandan IP-adreson.


    Ankaŭ esperanta radio Muzaiko estas blokita en pluraj landoj (ne en Ĉinio) rezulte de geoblokado kreita de Radionomy, firmao kiu provizas radielsendan servon al Muzaiko. Radionomy pagas al kopirajtaj organizoj pro la elsendado de muziko protektita de kopirajtoj, sed ne sukcesis atingi interkonsenton kun organizoj de kelkaj landoj, sekve ĝi decidis bloki la aliron de uzantoj el tiuj landoj al ĉiuj servoj de Radionomy. Per VPN oni povas el tiuj landoj senprobleme aŭskulti Muzaikon.


    En mia laborejo ĝenas min tio, ke por aliri al la sistemo de EPĈ mi bezonas uzi ĉinan IP-adreson, dum por fari esploron en Google mi bezonas uzi VPN-servon, sekve mi ne povas uzi ambaŭ samtempe. Ĉinaj retaj serĉiloj estas bonaj por esploroj en la ĉina lingvo, sed limigitaj kiam temas pri aliaj lingvoj. Tiaj problemoj ŝajnas esti parto de ĉiutaga laboro de multaj homoj, kies laboro rilatas kaj al Ĉinio kaj al eksterlando, kaj laŭ mi laboro povus esti pli efika en multaj kompanioj, se eblus viziti blokitajn retejojn per ĉina IP-adreso.


Baidu-mapo havas servon similan al Google Street View


    Aliflanke, kiel mi jam rakontis en pasinta artikolo, la blokado de kelkaj sociaj retejoj faciligas la laboron pri diskonigado de produktoj kaj servoj, ĉar ĉinaj kaj fremdaj konsumantoj ne nur havas apartajn postulojn, sed ankaŭ uzas malsamajn sociajn retejojn.


    La asertoj de kelkaj eksterlandanoj pri la influo kiun Google kaj Facebook povus havi en Ĉinio estas certe troigaj: laŭ mi, plejparto de la ĉinoj interesataj pri Facebook jam uzas ĝin per VPN-aliro, kaj se ili ne partoprenas en tedigaj diskutoj pri Esperanto en sociaj retejoj estas simple pro la fakto, ke tiuj diskutoj ne estas allogaj por ili. Cetere ŝajnas al mi ke ĉinoj, en kaj ekster la reto, interagas ĉefe kun aliaj ĉinoj per la ĉina lingvo. Bona strategio por amikiĝi kun ĉinoj estas sin montri interesata pri ĉina kulturo.


    Cetere ŝajnas al mi ke blokado de retejoj ne celas retumantojn, sed firmaojn: se ĝia celo estus eviti, ke homoj uzu tiujn servojn, aliro al VPN estus rigide kontrolata, sed fakte ne estas malfacile por ĉino akiri VPN-servon por propra uzo, kaj la blokado nur efikas sur firmaoj kiuj rifuzas obei ĉinajn leĝojn kaj pro tio perdas multajn negoc-oportunojn en Ĉinio. Mi kredas ke Wechat kaj Weibo estas popularaj en Ĉinio ne nur pro manko de iliaj ĉefaj fremdaj rivaloj, sed ĉefe pro tio, ke ili plenumas la postulojn de ĉinaj retumantoj.


    Finfine, mi sube lasas kelkajn rimarkojn kaj sugestojn, kiuj povas esti utilaj por eksterlandanoj dum vizito al Ĉinio:


    1 - Ĉinoj malofte reagas al retpoŝto, sed rapide reagas al Wechat-mesaĝoj.


    2 - Eblas ligi vian kreditkarton al via Wechat-konto kaj per Wechat aĉetumi, voki taksion, uzi publikan transporton, aĉeti trajnbiletojn, mendi hotelĉambron, lui biciklon...


    3 - Se vi vere ne volas resti sen Facebook, Twitter kaj Google, elŝutu VPN-apon antaŭ ol veni al Ĉinio kaj provu ĝin kelkfoje.


    4 - Amikumu funkcias en Ĉinio, sed ĉinaj samideanoj malofte uzas ĝin, do kontaktu ĉinajn samideanojn laŭeble plej frue, se eble ankaŭ per Wechat, por ke ili sciu pri via vizito.


    5 - Google tradukilo estas uzebla en Ĉinio per la retadreso https://translate.google.cn/. Ĝi postulas ke vi elektu lingvojn en ĉinlingva menuo. Elektu 中文 (zhongwen) por la ĉina kaj 世界语 (shijieyu) por Esperanto.


    6 - Google Maps estas uzebla en Ĉinio per la retadreso https://www.google.cn/maps/. Vi ŝajne vidos ĝin en la ĉina lingvo, sed ĝia poŝtelefona versio havas butonon por elekti alian lingvon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments