El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj entreprenoj helpe konstruos ponton super Panama Kanalo

| 2018-08-03
Bookmark and Share

La desegnita kvara ponto super Panama Kanalo


    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Reuters, Panama Ministerio pri Publikaj Laboroj antaŭ nelonge anoncis, ke la kunigita konstrufirmao de du ĉinaj kompanioj pri trafiko kaj haven-inĝenierado sukcese gajnis la kontrakton de la projekto pri la kvara ponto super Panama Kanalo. 


    La kvara ponto super Panama Kanalo funkcios samtempe por aŭtoj kaj trajnoj, kun desegnitaj longeco de 510 metroj, larĝeco de 51 metroj kaj alteco de 75 metroj. La ponto estos la tria grava transporta itinero trans la Panama Kanalo. La projekto ankaŭ konsideras la eblan plilarĝigon de la kanalo. 


    Fakulo de Instituto pri Latin-Amerikaj Studoj de la Rusa Akademio de Sciencoj rimarkigis, ke la ponto konstruota de ĉinoj fariĝos grava projekto por ludi integriĝan rolon de ĉina-panama liber-komerca zono. 


    Li diris, ke la nova ponto sendube kontribuos al la solidigo de la panama ekonomio. Samkiel aliaj landoj de la regiono, Panamo ankaŭ esperas akiri ĉinajn subtenojn en financo kaj aliaj kampoj por redukti troan unuflankan dependecon de Usono kaj samtempe pliigi sian politikan kaj ekonomian liberecojn. 


    Laŭ la analiza artikolo de la rusa novaĵ-agentejo Sputnik, pro tio ke ĉi-foje ĉinaj entreprenoj sukcese prenis la projekton pri konstruo de la kvara ponto super la Panama Kanalo, oni povas diri, ke la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Panamo vere efektiviĝas. La du registaroj jam subskribis memorandon de kompreno pri komuna antaŭenigo de konstruado de "La Zono kaj Vojo".


    La artikolo rimarkigis, ke Panamo estas grava nodo liganta Atlantikon kaj Pacifikon, Nord-Amerikon kaj Sud-Amerikon. En la procezo de konstruado de "La Zono kaj Vojo", la infrastrukturoj devas esti unue interligitaj. Pro tio, la efektivigo de ĉi tiu projekto estas signifa por la konstruado de "La Zono kaj Vojo". 


    Krome, la konstruado de la ponto sendube ludos pozitivan rolon en antaŭenigo de la glata komerco inter Ĉinio kaj Panamo kaj la konstruado de liber-komerca zono. Samtempe, la projekto plue antaŭenigos komercojn inter Ĉinio kaj landoj en Sud-Ameriko kaj Centr-Ameriko.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments