El Popola Ĉinio>头条新闻>

30℃ en Norda Poluso! Varmeco tra la mondo

| 2018-08-07
Bookmark and Share

    La 5an de aŭgusto, Nacia Meteologia Centro de Ĉinio refoje donis flavan averton pri alta temperaturo. La averto estis jam publikigita dum sinsekvaj 23 tagoj en ĉi-jara somero. Laŭ la averto, la alta temperaturo en nord-orienta Ĉinio jam rompis historian rekordon.


    Dum ĵus pasinta julio, averaĝa temperaturo de Ĉinio estas 22.9℃, je 1℃ pli alta ol kutime.


    Ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la tuta norda hemisfero estas varmega.


    Laŭ Ĉina Nacia Klimata Centro, iuj meteostacioj en norda poluso registris temperaturojn je pli ol 30℃, kaj dum sinsekvaj 3 tagoj estis registritaj la plej altaj averaĝaj temperaturoj en la historio. Inter ili, en Norvegio kaj Finnlando estis respektive 33.5℃ kaj 33.4℃.


    Varmego ankaŭ estas en kelkaj nord-afrikaj landoj: en Maroko estis 43.4℃, dum en Saharo de Alĝerio estis 51.3℃. Kebekio de Kanado suferis kontinuan altan temperaturon en julio, kaj 70 homoj mortis pro la varmego. En Japanio kaj Sud-Koreio, la varmego mortigis preskaŭ 100 homojn, kaj malsanigis mil homojn.


    La vic-ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Meteologio, Elena Manaenkova diris, ke la jaro 2018 estos unu el la plej varmaj jaroj registritaj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments