El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko donis ekzemplon pri partnereco tolerema kaj kundisvolva

| 2018-08-07
Bookmark and Share


    Antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Senegalo, senegala prezidento Macky Sall publikigis artikolon en la gazeto China & Africa. En la artikolo li diris: "Dum lastaj jaroj, la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko rapide multiĝis, kaj fariĝis ekzemplo pri partnereco tolerema kaj kundisvolva." Ankaŭ la Afrika Unio (AU) deklaris, ke la kunlaboroj inter Afriko kaj Ĉinio pri medicino kaj higieno, edukado, infrastrukturo, komerco kaj produktado estas pragmataj kaj intimaj, kiuj montras la spiriton de Sud-Suda Kunlaboro.


    Fremdlandaj amaskomunikiloj rimarkis, ke ĉi-julie, la vizito de Xi al tiuj relative malgrandaj landoj kun pli milda geopolitikeco, kiel Senegalo kaj Ruando, montras la sintenon de Ĉinio pri afrikaj landoj. Ĉinio ne konsideras nure laŭ iu-flanka profito, sed egale rigardas la afrikajn landojn kaj esperas kunlabori kun ili. Senegala ĵurnalo Le Soleil raportis: "En Afriko, Ĉinio ne postulas nin fari ion, sed kunlaboras kun ni per intertraktado", la esenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko estas "kunlaboro por kungajno".


    Japana ĵurnalo Mainichi Shimbun diris, ke Ĉinio esprimis sian subtenon al diverslandaj ŝtatgvidantoj pri la disvolvaj vojoj elektitaj de ili mem, kaj ne antaŭenpuŝi kunlaborojn sub la kondiĉoj de politiko, homrajto kaj aliaj. Tio estas malsama al okcidentaj landoj.


    Germana ĵurnalo Süddeutsche Zeitung raportis, ke ruanda prezidento Paul Kagame laŭdis Ĉinion pro la "egala" traktado al Afriko. Li diris, ke tio estas "revolucia sinteno", "pli rara ol mono".


    Septembre okazos en Pekino la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Laŭ la raporto de la novaĵagentejo Prensa Latina kiu citis la vortojn de Kwasi Quartey, vicprezidanto de Komisiono de Afrika Unio, la forumo estas ilo por plifortigi kontaktojn inter Ĉinio kaj Afriko ambaŭflanke, multflanke kaj interkontinente. "La forumo plie proksimigos nin. Afrikaj landoj povas lerni multon de Ĉinio, kaj samtempe liveri multon al Ĉinio. Tio estas ŝanco por pliigi reciprokan konfidon".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments