El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis liston pri varoj el Usono, kies tarifoj estos plialtigataj

| 2018-08-07
Bookmark and Share


    La 3-an de aŭgusto, la Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis anoncon pri altigo de tarifoj je 25%, 20%, 10% kaj 5% por 5207 specoj da varoj produktitaj en Usono, kiuj sume valoras ĉirkaŭ 60 miliardojn da usonaj dolaroj. Vespere de tiu tago, la Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis, ke la efektivigo de tiuj rimedoj dependos de usona ago, kaj Ĉinio rezervas al si la rajton ellabori aliajn kontraŭrimedojn.


    La 2-an de aŭgusto, Usono diris, ke la tarifo por importitaj produktoj el Ĉinio je 200 miliardoj da usonaj dolaroj estos laŭplane plialtigita de 10% ĝis 25%. Laŭ la anonco de la Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, tiu ago de Usono malobeis la interkonsenton inter la du landoj, pliigis la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, serioze malobservis rilatajn regulojn de la Monda Komerca Organizo, kaj damaĝis la nacian kaj popolan interesojn de Ĉinio. "Kiel respondo al la menciitaj rimedoj de Usono, Ĉinio devigate adoptas kontraŭrimedojn." La anonco klarigis, ke se Usono insistos pri sia eraro, Ĉinio efektivigos siajn rimedojn pri altigo de tarifoj.


    La anonco deklaris, ke la ĉina flanko adoptis la menciitajn rimedojn por protekti siajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj bremsi akriĝon de la komerca konflikto per kontraŭrimedoj. Samtempe, la rilataj rimedoj estas por kiel eble mildigi la influojn sur la enlanda produktado de Ĉinio kaj la vivpostuloj de ĉinoj. Post la efektivigo de la anoncitaj rimedoj, koncernaj aŭtoritatoj kune kun sociaj rondoj pritaksos ilian efikon kaj strebos por mildigi ilian influon sur enlandaj produktado kaj popola vivo.


    "Ĉina kontraŭrimedo pri diferencaj tarifoj estas racia kaj restriktiva, kaj estas rezultoj de vastaj opinioj kaj serioza taksado, precipe plene konsiderante faktorojn kiel interesoj de la amasoj, eltenoj de entreprenoj kaj bona funkciado de la tutmonda industria ĉeno", diris proparolanto de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, vespere de la 3-a de aŭgusto.


    Laŭ la publikigita listo, 2493 specoj da varoj importitaj el Usono, kies tarifoj estos altigitaj je 25%, inkluzivas manĝaĵojn, kiel bovaĵoj, ŝafaĵoj, kafo, fruktosuko, ktp., kaj ankaŭ viglan kalkon, kuproercon, kosmetikaĵojn, presaĵojn, teksaĵojn, ludilojn, meblojn kaj sportajn bezonaĵojn, dum inter 1078 specoj da produktoj, kies tarifoj estos altigitaj je 20%, estas maŝinaj aparatoj, teksaĵoj, ŝtalo kaj aliaj. Tarifokreskoj je 10% kaj 5% koncernas respektive al 974 kaj 662 specoj da varoj, inter ili aŭtomobilaj partoj kaj medicinaj aparatoj apartenas al varoj, kies tarifoj estos altigitaj je 5%.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments