【E-Radio】Ĉinaj entreprenoj konstruos ponton super Panama Kanalo.

| 2018-08-07
Bookmark and Share

   


    Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


    – Ĉinaj entreprenoj konstruos ponton super Panama Kanalo.


    – Korea Respubliko kaj KDPR diskutis pri efektivigo de Panmunĵona Deklaro.


    – Diferenco inter ekonomiaj modeloj ne estas preteksto por protektismo.


    – “Ni volas konservi multflankismon kaj internacian ordon”, deklaris brita ministro pri eksterlandaj aferoj.


    La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


    – Ĉinaj entreprenoj konstruos ponton super Panama Kanalo.


    Panama registaro anoncis, ke la kunigita konstrufirmao de du ĉinaj kompanioj pri trafiko kaj haven-inĝenierado gajnis la kontrakton pri la kvara ponto super Panama Kanalo, kiu funkcios samtempe por aŭtoj kaj trajnoj. La projekto konsideras la eblan plilarĝigon de la kanalo. Panamo estas grava nodo liganta Atlantikon kaj Pacifikon, Nord-Amerikon kaj Sud-Amerikon. En la procezo de konstruado de "La Zono kaj Vojo", la infrastrukturoj devas esti unue interligitaj. Pro tio, la efektivigo de ĉi tiu projekto estas signifa por la konstruado de "La Zono kaj Vojo".


    – Korea Respubliko kaj KDPR diskutis pri efektivigo de Panmunĵona Deklaro.


    La 31an de julio, militaj oficistoj de Korea Respubliko kaj Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kunvenis en la “Domo de Paco” ĉe la flanko de Korea Respubliko en Panmunĵono. Ili diskutis pri la efektivigo de Panmunĵona Deklaro, publikigita en la 27a de aprilo ĉi-jare, post historia renkontiĝo inter gvidantoj de ambaŭ landoj. Ili atingis interkonsenton pri pacigo de senmilitaj zonoj, sed la precizaj tempo kaj maniero por ĝia efektivigo postulas pliajn diskutojn.


    – Diferenco inter ekonomiaj modeloj ne estas preteksto por protektismo.


    En kunveno de la ĝenerala konsilio de Monda Komerca Organizo en Ĝenevo, usona delegito akuzis Ĉinion pri neefektivigo de komplete malferma politiko orientita de merkato, kaj ke ĉina ekonomia modelo, ne-merkata, sed regata de la ŝtato, subfosis komercon. Zhang Xiangchen, konstanta reprezentanto de Ĉinio al MKO, refutis la usonan akuzon, dirante, ke la reguloj de MKO nek entenas difinon pri "merkata ekonomio", nek donas al iu ajn membro specialan rajton preni sian propran ekonomian modelon kiel ekzemplo.


    – “Ni volas konservi multflankismon kaj internacian ordon”, deklaris brita ministro pri eksterlandaj aferoj.


    Jeremy Hunt, angla ministro pri eksterlandaj aferoj, dum la 9-a Ĉin-Brita Strategia Dialogo en Pekino, en la 30-a de julio, diris ke disvolviĝo kaj potenciĝo de Ĉinio alportas al la mondo ŝancon, ne minacon. Britio volas plioftigi sian komunikadon kun Ĉinio kaj kune penadi por konservi multflankismon kaj internacian ordon. Plejparto de la angloj en komercaj kaj akademiaj rondoj estas optimismaj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.


    Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments