El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kulturaj interŝanĝoj utilas al disvolvo de BRICS-landoj

| 2018-08-08
Bookmark and Share

    Ĉi-somere, duaj novaj studentoj alvenos al Shenzhen-a MSU-BIT-Universitato. En septembro 2017, okaze de la oficiala ekfunkciado de la universitato, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin respektive  esprimis gratulon. Fine de 2013, Moskva Universitato proponis kunfondi universitaton en Ĉinio. En septembro 2017 alvenis la unuaj 113 novaj studentoj. Tiu universitato ne nur kreis precedencon pri eduka kunlaboro inter la du landoj, sed ankaŭ akcelis kulturan interŝanĝon de Ĉinio kaj Rusio.   


    Multaj junuloj en Afriko sopiras scion kaj la mondon, kaj Ĉinio helpas ili realigi tion. En 2006 dum la pekina Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, Ĉinio starigis Fonduson por ĉin-afrika disvolvo. En decembro 2015, dum la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en Johanesburgo, prezidanto Xi Jinping anoncis kontribui al tiu fonduso 5 miliardojn da usonaj dolaroj. 


    Prof. B.R.Deepak de Esplora Centro pri Ĉinio kaj Sud-orienta Azio de hindia Universitato Jawaharlal Nehru  esprimis, ke la kultura interŝanĝo inter BRICS-landoj povas promocii komunan disvolviĝon en diversaj kampoj. Ekzemple en edukado, la ligo de BRICS-landaj universitatoj estas grava mekanismo. BRICS-landoj interrekonas akademiajn kvalifikojn kaj profesiajn titolojn por ambaŭflanka interŝanĝo de studentoj, kio utilas por kunesploro inter la membrolandoj, kaj solidigi la bazon de BRICS-landaj amikeco kaj kunlaboro.


    Kunhavigo de civilizacia atingo


    En lastaj jaroj, Rusio kaj Ĉinio sinsekve okazigis ŝtatnivelajn aktivaĵojn kiel “Jaro pri Ŝtato”, “Jaro pri Turismo”, “Jaro pri Junulara Interŝanĝo” kaj “Jaro pri Regionaj Kunlaboro kaj Interŝanĝo”. En la “Ĉina Salono” de la Instituto pri Ekstrema Oriento de la Rusa Akademio, ofte okazas arta prezentado de Ĉinio, diskonigo de ĉinaj literaturaĵoj kaj filmoj, do tie jam fariĝis grava loko por interŝanĝo de rusa-ĉinaj kulturoj. Tiuj agadoj subtenataj de registaro altiris publikan atenton. Tradicia komunikado inter popoloj inkluzivas fondon de la unua ĉin-rusa universitato, trejnadon de artistoj, kunproduktadon de filmoj kaj televidprogramoj. 


    Movforto por la disvolviĝo de BRIKS-landoj


    Mohammed Saqib, ĝenerala sekretario de Barat-Ĉina Ekonomia kaj Kultura Konsilio, esprimis ke en la lastaj du jaroj barataj filmoj ricevis pli da atento en Ĉinio, kaj kelkfoje okazis biletvenda miraklo. La konsilio kun Pekina Universitato pri Internaciaj Studoj okazigos festivalon pri barataj filmoj fine de oktobro por starigi platformon inter ambaŭlandaj filmistoj kaj diskonigi dulandajn kulturojn.


    Diris Prof. B.R.Deepak, ke nuntempe pli kaj pli da ĉinaj libroj estas tradukataj kaj disvastigataj en aliaj BRICS-landoj. Li helpe ellaboras memorandon pri tradukado de klasikaj kaj modernaj verkoj de Barato kaj Ĉinio, inkluzive de hindiigo de ĉinaj "Kvar Libroj kaj Kvin Klasikaĵoj”, kvar famaj klasikaj romanoj, kaj verkoj de modernaj verkistoj kiel Mo Yan kaj Jia Pingwa.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments