El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefministro de Aŭstralio: kunlaboroj inter Ĉinio kaj Aŭstralio profitigas ambaŭ landojn

| 2018-08-09
Bookmark and Share


    La 7-an de aŭgusto, Malcolm Turnbull, ĉefministro de Aŭstralio, faris prelegon en la Universitato de Nova Sud-Kimrio en Sidnejo. En la prelego, li alte taksis la sukceson de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Aŭstralio pri kreivo kaj scienca esploro. Li esperas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Li diris, ke la scienc-esploraj kunlaboroj inter Aŭstralio kaj Ĉinio, precipe la ĉina programo "Torĉo", profitigas ambaŭ landojn.



    En sia prelego, Turnbull speciale menciis, ke nun dekoj da ĉinaj studentoj esploras sub la gvido de profesoro Martin Green, sciencisto pri sunenergia fotovoltaiko en la universitato, "ili estas la bazo kaj frukto de aŭstrali-ĉina kunlaboro kaj influos nian estontecon."


    La programo "Torĉo" celas progresigi novajn kaj pintajn teknikojn de Ĉinio. Ĝi estis oficiale aprobita de la ĉina registaro en 1988. En 2016, la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj Universitato de Nova Sud-Kimrio de Aŭstralio subskribis rilatan memorandon kaj kune ekfunkciigis la programon Scienca kaj Teknologia Parko de Torĉo en la universitato.


    Turnbull diris, ke krom la scienca esploro, ekzistas ankaŭ granda spaco por kunlaboroj inter ambaŭ landoj. Li diris: "Investadoj pri infrastrukturoj sur la tuta terglobo estas bona ekzemplo pri kunlaboroj inter diversaj landoj. Ni esperas fari kunlaborojn kun Ĉinio pri projektoj de 'La Zono kaj Vojo'. Ni ĝojos pri aperado de pli da programoj kaj investoj por infrastrukturoj en la regiono."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments