El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Granda progreso en la historio de la homaro" ----- Komentoj de latin-amerikaj amaskomunikiloj pri 40-jara reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio

| 2018-08-10
Bookmark and Share

Shenzhen de Ĉinio disvolviĝis de malgranda fiŝista vilaĝo al granda urbo en la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo.


    Latin-Amerikaj amaskomunikiloj ĝenerale priatentas kaj pozitive taksas la brilajn atingojn de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj, dirante, ke reformo kaj pordmalfermo novigis la bildon de Ĉinio kaj rapidigis ekonomian disvolvon. Tio estas lernebla por aliaj landoj.


    Neordinaraj atingoj de Ĉinio


    Retejo de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Ĉinio en Brazilo diris, ke reformo kaj pordmalfermo estas la ĉefa kaŭzo, ke la ekonomio de Ĉinio rapide disvolviĝis en la pasintaj 40 jaroj, kaj Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomio en la mondo.


    Retejo de brazila senato citis parolon de brazila diplomato Paulo Estivalet, ke Ĉinio akiris neordinarajn atingojn en la pasintaj 40 jaroj. "Ni ne povas turni blindan okulon al tio. La kvanto de kresko de la malneta enlanda produkto de Ĉinio preskaŭ egalas al la totala kvanto de tiu de Brazilo lastjare." Pri la ekonomia disvolv-modelo de Ĉinio, li opinias: "Tio estas senprecedenca en la evolua historio de la mondo, kaj estas granda progreso en la historio de la homaro. En la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio konservis rapidan kreskon en ekonomio, kaj fariĝis evoluinta industria lando de malriĉa postiĝinta agrikultura lando."


    Ĝusta politiko malfermas pordon por disvolvo de Ĉinio


    Brazila UOL-retejo raportis, ke pro reformo kaj pordmalfermo la industria produktado de Ĉinio, precipe la produktado de konsumaĵoj, ekkreskis. Rapida disvolvo de industrio faras Ĉinion unu el la landoj kiuj havas plej multe da industria produkto. Estas aliaj faktoroj por la rapida disvolvo de Ĉinio: starigo de specialaj ekonomiaj zonoj kaj permeso al eniro de fremdlanda kapitalo en Ĉinion; starigo de liberkomercaj zonoj kaj reduktado, parta aŭ kompleta, de tarifoj por allogi fremdlandajn investon kaj teknikon. Krom redukto de tarifoj, Ĉinio ankaŭ havas grandan potencialan merkaton por stimuli fremdlandan investon. Industria evoluado altigas vivkvaliton de la popolo, precipe pri loĝado, nutrado, konsumado kaj aliaj kampoj.


    Spertoj de Ĉinio estas lernindaj


    Retejo de Kuba Analizo diris, ke la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio depost 1978 estas unu el la procezoj de fortaj ŝanĝoj en la monda ekonomia historio. Industriiĝo, tutmondiĝo kaj urbanizado de Ĉinio estas multe atentataj de diversaj landoj.


    Retejo de Gramma, organo de la centra komitato de Komunista Partio de Kubo, diris, ke la stagno de la monda ekonomio kaj la sukceso de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio havas fortan kontraston. Ĉinio, la dua plej granda monda ekonomio, kontribuis pli ol 30% al la kresko de la monda ekonomio en multaj jaroj. De 1978 ĝis hodiaŭ Ĉinio sekvas la penson pri disvolvo centrata al la popolo, kaj fariĝis ekzemplo de monda disvolviĝo.


    Retejo de argentina ĵurnalo La Ekonomikisto diris, ke per reformo kaj pordmalfermo Ĉinio realigis senĉesan eskaladon en monda valor-ĉeno. La ekonomia disvolvo de Ĉinio favoras ne nur ĝian popolon, sed ankaŭ la aliajn. De tiu punkto, la valoraj disvolvaj spertoj de Ĉinio estas lernindaj. 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments