Malfacilaĵoj kiujn eksterlandanoj povas trovi en Ĉinio

| 2018-08-13
Bookmark and Share

    Semajnfine mi ŝatas viziti parkojn kaj arbarojn en la ĉirkaŭaĵoj de Pekino, kaj tie estas pli facile aĉeti enirbiletojn, kaj eventuale ankaŭ manĝetojn, ktp., per monbiletoj. En la urbo, tamen, mi preferas uzi Wechat, ĉar ĝi estas pli oportuna. Mia problemo facile solviĝus per iro al bankaŭtomato, sed bankaŭtomatoj en Ĉinio provizas nur notojn de 100 juanoj kaj mi havis malpli ol tio en mia banka konto, kaj pli ol tio en mia Wechat-konto. Por ĝiri monon de Wechat al mia persona bankokonto, krom pago de eta makleraĵo, estas necese tajpi plurajn informojn pro la sekureco de la ĝiro. Finfine estis pli facile prunti monon de amikino.


    Wechat-pago funkcias dumaniere: mi povas skani, per mia poŝtelefono, la dudimensian kodon de la vendisto, aŭ la vendisto povas skani la mian dudimensian kodon. Tiu lasta maniero estas tre rapida kaj efika, funkcias sen retaliro, kaj ĝin oni trovas ĉefe en superbazaroj, grandaj vendejoj, ktp. Por malgrandaj butikoj, tamen, ne valoras la penon investi en skaniloj por rapidigi la procezon, sekve la uzanto devas skani dudimensian kodon kaj uzi sendratan interreton, kiu estas malrapida en multaj vendejoj.



    Pro tio, en parkoj, arbaroj, kaj malgrandaj butikoj estas pli oportune pagi per monbiletoj, ĉar kutime la prezoj en tiuj lokoj ne postulas uzon de moneroj, dum pago per Wechat ne ĉiam eblas, kaj ĝi postulas skanadon de dudimensia kodo per poŝtelefono. Kiam mi iras al nekonataj lokoj, ĉefe tiuj for de la urbo, mi ne scias pri la surloka kvalito de interreto, nek ĉu lokaj vendistoj akceptas poŝtelefonan pagon. Monbiletoj ne dependas de interreto kaj estas uzeblaj eĉ sen elektro, do ili estas sekuraj pagiloj por homo kiu aventuras ekster la urbo.


    Cetere mi neniam provis aĉeti enirbileton al parko per Wechat, kaj mi ne scias ĉu ĉiuj parkoj akceptas ĝin. Komence de la jaro mi iris kun kelkaj amikoj al Beihai-parko, kaj ĉe la enirejo franco venis al mi: li ne havis monbiletojn kaj petis al mi aĉeti bileton por li. Poste li pagis al mi per Wechat. Nuntempe ankaŭ metroo en Pekino akceptas pagon per poŝtelefono, sed busoj ankaŭ ne, kaj antaŭ nelonge mi estis en buso kaj eniris viro sen monbiletoj: alia pasaĝero pagis lian bileton kaj sekve ricevis pagon de li per poŝtelefono. Per tiuj du ekzemploj oni povas havi ideon pri kiaj estas ĉiutagaj problemoj de ĉinoj pri pago.



    Pasintsemajne amiko atentigis min pri tio, ke kvankam poŝtelefona pago faciligas la pagojn en Ĉinio, ĝi povas kaŭzi malfacilaĵojn al fremdaj turistoj, ĉar ili ne havas bankokonton en Ĉinio, sekve ne povas uzi la servon (tio cetere estas alia problemo: kvankam turistoj teorie ne devus bezoni ĉinan bankokonton, ĝi povas esti tre konvena por turisto kiu emas resti en Ĉinio dum pluraj monatoj). Pasintjare, tamen, amikino el Brazilo vizitis Ĉinion kaj sukcesis uzi poŝtelefonan pagon post ligi sian brazilan kreditkarton al sia Wechat-konto, do eksterlandanoj ja povas pagi per poŝtelefono, eĉ sen ĉina bankokonto. Ĉinoj, tamen, alkutimiĝas al poŝtelefona pago kaj atendas daŭran reduktadon de pagoj per monbiletoj. Mi aŭdis pri kelkaj vendejoj en Ĉinio, kiuj akceptas pagon nur per poŝtelefono, kaj tio estas tendenco por aŭtomataj vendejoj.


    Mi tamen ne kredas ke tio helpas klarigi kial Ĉinio ne ricevas tiom da turistoj kiel Francio aŭ Usono. Vizaj postuloj kaj prezoj de aviadaj biletoj kaj hoteloj certe ludas pli gravan rolon en tio, krom la geografia situo de la urbo, for de la landoj kiuj plej ofte forsendas turistojn. Pekino havas ĉiujn allogaĵojn necesajn por fariĝi turisma ĉefurbo de nia planedo, sed la plejmulto de la homoj jam rezignas viziti Ĉinion post informiĝi pri la vizpeta procezo, kiu postulas tempon kaj monon de la turisto, sekve multaj preferas iri al lando kiu ne postulas vizon aŭ havas pli simplan vizpetan procezon. Vizojn por Vjetnamio kaj Srilanko, ekzemple, oni povas facile mendi per interreto, pagi per kreditkarto kaj ricevi konfirmilon por vojaĝi. La vizo estas gluita sur la pasporto okaze de la alveno en la lando. Por viziti Ĉinion, tamen, krom printi kaj plenumi formularon, kaj alkroĉi plurajn dokumentojn al ĝi (inter ili banka kvitanco pri pago), oni bezonas viziti konsulejon dufoje, kaj tio estas temporaba kaj altkosta.


    Kelkaj hoteloj en Ĉinio rifuzas gastigi eksterlandanojn, kaj la kialo ŝajne ligiĝas al tio, ke hotelo devas registri informojn pri siaj gastoj en polica datumbazo. Kaj mi supozas ke por esti kapabla tion fari por alilanda gasto, hotelo bezonas plenumi postulojn kaj burokrataĵojn ne interesaj por malgrandaj negocoj, tiel ke simplaj gastejoj ŝatataj de dorsosakuloj ne emas tion fari, kaj la alternativoj ofte ne estas bonprezaj. Tio speciale malfaciligas vizitojn al alternativaj turismejoj, kiel kelkaj naturvidindejoj kaj vilaĝoj for de la amasturismaj lokoj: lingva baro estas jam sufiĉe granda defio al eksterlandano kiu emas aventuri en tiuj lokoj, la malfacilaĵo trovi gastejon igas la problemon eĉ pli granda, kaj paradokse estas ĝuste tiuj lokoj kiuj plej bezonas la monon de turistoj.


    Ĉinoj ne spertas kelkajn malfacilaĵojn kiujn spertas eksterlandanoj, kaj enmigrantoj en Ĉinio ankaŭ ofte ne sukcesas rimarki specifajn malfacilaĵojn kiujn eksterlandaj turistoj trovas en la lando. Tiu konstato montras tiom necese estas enkonduki efikajn politikojn pri loĝado, turismo, servoj, ktp. en lando tiom vasta, diverseca kaj en konstanta ŝanĝiĝo. Rigardi la mondon per alies okuloj estas granda defio, mi mem tiom alkutimiĝis al la urbo, ke por mi estas normale diri “iru suden, sekve orienten” anstataŭ “iru dekstren, sekve maldekstren”, aŭ “prenu la buson 73 ĝis 百万庄中街 por veni al la redaktejo de EPĈ”, sed mi rimarkas ke tio malfacilas por eksterlandaj esperantistoj kiuj vizitas Ĉinion, ili sentas sin pli sekuraj en la mondo kiun ili jam konas, sed en Ĉinio mia mondo plivastiĝis kaj multaj iamaj strangaĵoj fariĝis parto de mia ĉiutaga vivo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments