El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Recenzo: La Kompanoj kantas Brel en Esperanto

| 2018-08-20
Bookmark and Share


    Tiu ĉi albumo estas ido de la 100-a UK: La Kompanoj preparis spektaklon titolitan “Brel inter la Gigantoj” por la nacia vespero, kaj tiel naskiĝis la projekto lanĉi la unuan esperantan muzikalbumon de kantoj de Jacques Brel, kiun oni povas nun aŭskulti: La Kompanoj kantas Brel en Esperanto estas 13-kanta albumo kiu certe plaĉos al ŝatantoj de Jacques Brel. Ne nur la tradukoj estis bone faritaj, sed ankaŭ la muziko agrable sonas. La kantistoj klare parolas kaj iliaj voĉoj distingiĝas de la sonoj de muzikiloj, kaj pro tio la albumo estas ankaŭ rekomendinda por komencantoj.


    La kantoj elektitaj por tiu ĉi albumo panorame prezentas la muzikon de Brel:  de la komenco de lia kariero ĝis kantoj mondfamaj kiel “Amsterdam” kaj “Ne forlasu min” (Ne me quitte pas), la albumo entenas socian kritikon kaj atentan priskribon de la epoko kaj ĝiaj homoj.


    La muzikistoj de La Kompanoj ne okupiĝas profesie pri muziko, tamen la kvalito de tiu ĉi albumo superas tiun atenditan de amatoraj muzikistoj. “Amsterdam’” estas bona ekzemplo de bone aranĝita kanto: simple fermu la okulojn kaj vi sonĝe troviĝos en la haveno priskribita de la kanzono. Ankaŭ la spriteco trovebla en pluraj kantoj, kiel “Ek! Sekvante”, estas substrekinda en tiu ĉi albumo.


    Anoncita kontraŭ 12.5 eŭroj (10 eŭroj por la bita versio) en la retejo de Vinilkosmo, tiu ĉi albumo certe valoras la prezon kaj plaĉas al ŝatantoj de diversaj muzikstiloj. Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas ĝin aŭskulti senpage per elsendfluo.


    Por pliaj informoj pri la disko, senpaga aŭskultado de pecoj de la kanzonoj kaj aĉeto, vizitu la retejon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/la-kompanoj-119/2-la-kompanoj-kantas-brel-en-esperanto/


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments