El Popola Ĉinio>头条新闻>

Norda Poluso: subita degelo de frostigita grundo rapidigas ellasadon de forcejaj gasoj

| 2018-08-22
Bookmark and Share

    Laŭ raporto el la retejo de Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio, nova esploro financita de ĝi malkovris, ke la degelo de tundroj kaj la koncerna ellaso de forcejaj gasoj ŝajnas esti rapidigitaj pro nekonata procezo de abrupta degelo en norda poluso. Abrupta degelo eble okazas sub la nord-polusa lago, konata kiel termik-karsta lago. 


    Akvo el degeligita glacio en profunda grundo akumuliĝas kaj iom post iom fariĝas termik-karsta lago. La akvo en lago rapidigas degelon de frostigita grundo ĉe marbordoj, kaj sekve la lago grandiĝas kaj profundiĝas.


    Laŭ internacia teamo, gvidata de Katey Walter Anthony el Universitato de Alaska, la kvanto de paleokarbono ellasita dum abrupta degelo estas 125%-190% pli multe ol tiu ellasita per normala degelo. 


    En la frostigita grundo de la norda poluso kuŝas la plej granda rezervo de organika karbono en la mondo, kaj post la degelo de frostigita grundo, pro tutmonda varmiĝo, mikroorganismoj en tiu grundo vekiĝas kaj digestas organikajn materiojn. Tio rezultigas ellason de karbona dioksido kaj metano, kaj rapidigos klimatan varmiĝon. 


    Laŭ antaŭvido de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝo, kvankam homaro reduktis la ellasadon de karbono, abrupta degelo eble kaŭzas ellasadon de multe da karbono. Anthony diris: "La ellaskvanto de karbono el frostigita grundo atingos krestan valoron en la venontaj jardekoj".


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments