El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo aldonos novan movforoton por plifortigi reciprok-profitan kunlaboron de Ĉinio kaj Afriko kaj efektivigi komunan disvolvadon

| 2018-08-23
Bookmark and Share

La 23an de julio en Kigalio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ruanda prezidento Paul Kagame. Fotis Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    La pekina pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo okazos en septembro. Retrorigardante la disvolviĝon de ĉin-afrika kunlaboro en la lastaj jaroj, homoj el diversaj afrikaj rondoj diris, ke la ĉin-afrika kunlaboro estas fruktoplena, kaj la pintkunveno antaŭenigos plu la ĉin-afrikajn solidarecon kaj kunlaboron por man-en-mane konstrui pli striktan ĉin-afrikan komunumon de komuna estonteco.


    Altigi la ĉin-afrikan novtipan strategian partnerecon al ampleksa strategia kunlabora partnereco, fortigi la "kvin kolonojn" kaj publikigi "dek planojn de kunlaboro"... En pli ol kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi kvarfoje vizitis la afrikan kontinenton, kaj kondukis ĉin-afrikan kunlaboron per ŝtatgvidanta diplomatio. Pli ol 60 afrikaj ŝtataj kaj registaraj gvidantoj vizitis Ĉinion aŭ ĉeestis internaciajn kongresojn.


    "Ĉi-jare estas la rikolt-jaro de disvolvo de afrik-ĉinaj rilatoj." Ismail Debeche, prezidanto de Alĝeri-Ĉina Asocio por Amikeco, diris, ke en julio ĉina prezidanto Xi vizitis kvar afrikajn landojn kaj subskribis plurajn interkonsentojn pri kunlaboro, inkluzive de multaj programoj por la afrika popolo. Baldaŭ okazos la pekina pintkunveno, kaj tio certe plifortigos afrik-ĉinan pragmatan kunlaboron, kaj pli da afrikanoj povos ĝui ĝiajn fruktojn.


    Debeche havas profundan impreson pri la parolado de prezidanto Xi en Komerc-Forumo de BRICS-landoj. Li diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi priskribis la bluan kopion de reciprok-profita kunlaboro inter evoluantaj landoj, inkluzive de afrikaj landoj. "La pekina pintkunveno estas grava ŝanco por efektivigi la bluan kopion, kaj aldonos novan movforton por plifortigi reciprok-profitan kunlaboron de Afriko kaj Ĉinio kaj efektivigi komunan disvolvadon."



    Adil Hassan, profesoro el la Instituto de Strategiaj kaj Sekurecaj Studoj de Sudano, opinias, ke la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo estas grava platformo por disvolvi afrik-ĉinajn rilatojn. En la lastaj 18 jaroj post fondiĝo de la forumo, kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj akiris rimarkindajn atingojn, kaj la komerca sumo kreskis de iom pli ol dek miliardoj da usonaj dolaroj en 2000 ĝis pli ol 170 miliardoj da usonaj dolaroj en 2017. Ĉinio donis grandan investon kaj helpon al afrikaj landoj, inkluzive de Sudano, por kunlabori en la disvolvado de afrikaj landoj kaj samtempe antaŭenpuŝi reciprok-profiton kaj kungajnon de la du flankoj.


    David Masondo, membro de Plenuma Komitato de Afrika Nacia Kongreso, diris, ke post la pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en Johanesburgo, Afriko kaj Ĉinio plifortigis kunlaboron en politika kampo, kaj la kunlaboro estas utila al paco kaj disvolvado de afrikaj landoj. Li kredas, ke la pekina pintkunveno akiros pli da fruktoj, kaj pliiĝos kunlaboro kaj interŝanĝo en multaj kampoj de Afriko kaj Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments